Ĉu vi konas tiun homon? Li estas prezidanto de neprofita organizo nomata “Sea Shepherd” kaj li estis arestita en Germanio antaŭ kelkaj tagoj pro tio, ke li estis protektanta ŝarkojn. Homoj kaptas tiujn bestojn, fortranĉas iliajn naĝilojn kaj lasas ilin morti en la maro. Paul delonge dediĉas sian vivon al protektado de maraj bestoj. Nun estas nia vico kunlabori! Urĝe sendu retmesaĝonal la germana justicministrino: sabine.leutheusser-schnarrenberger@bundestag.de
Ŝi decidos ĉu li daŭre restos en Germanio aŭ ĉu li estos ekstradiciita al Kostariko.
Anoj de la organizo ne volas, ke li iru tien ĉar tiel li plilonge restos arestita kaj dum tiu tempo pli da ŝarkoj kaj aliaj bestoj estos mortigitaj ĉar la organizo ne estos aktiva.
Jen proponita mesaĝo:
“Sehr geehrte Frau Leutheusser-Schnarrenberger,
ich bin sehr besorgt darüber, zu hören, dass Paul Watson, Captain und Gründer von Sea Shepherd, in Deutschland festgenommen wurde und möglicherweise nach Costa Rica ausgeliefert werden soll. Ich bin der Meinung, dass der Haftbefehl, der zu der Festnahme von Captain Watson führte, politisch motiviert ist, vermutlich aufgrund eines Vorfalls, bei dem Sea Shepherd illegale Shark-Finning-Aktivitäten aufdeckte.
Ich unterstütze Sea Shepherds Bemühungen, illegalen Fisch- und Walfang auf der ganzen Welt zu beobachten und aufzudecken und bin der Meinung, dass einige illegale Fischerorganisationen versuchen, die internationalen Gesetze zu nutzen, um Sea Shepherd aufzuhalten.
Ich bitte Sie eindringlich im Bezug auf den Auslieferungsantrag zu berücksichtigen, welch wertvolle Arbeit Captain Watson und Sea Shepherd weltweit leisten, um auf die Gefährdung unserer Ozeane aufmerksam zu machen.
Mit freundlichen Grüßen,
(via nomo)”
Por trovi pliajn informojn vizitu la retejon de Sea Shepherd klakante ĉi tie (Rimarku, ke malsupre de la paĝo estas flagetoj, kiuj estas ligiloj por alilingvaj versioj de la retejo) , legu pri la organizo en Vikipedio kaj spektu la jenan filmeton!
Ek de novembro, 626 mil brazilaj gelernantoj manĝas unufoje ĉiudekvintage vegetaranan manĝon en publikaj lernejoj de la urbo San-Paŭlo. Oni ne volas per tio vegetaranigi la infanojn, sed igi ilin manĝi pli sanigajn kaj daŭripovajn manĝaĵojn. Komence, en tiu projekto estas du receptoj kiuj enhavas sojon. La postmanĝoj konsistas el fruktoj riĉaj je vitamino C, kiel papajo, gujavo kaj mandarino.
Laŭ la nutradistino, kiu testis la receptojn kun la gelernantoj antaŭ ilia oficialigo, la sojproteino estis aldonita al la receptaro por ke ĝi havu plian fonton el proteino. Ŝi klarigis, ke sojo estas bona fonto de altkvalitaj proteinoj kiuj similas al tiuj, kiujn enhavas bestdevenaj manĝaĵoj, kaj estas riĉa je fero, tial ĝi estas saniga manĝaĵo.
Saluton. Ni estas junaj geesperantistoj el Brazilo kaj ni registris ĉi tiun sondosieron por informi vin pri malĝojiga novaĵo el nia lando.
La unua brazila naturprotekta kodo estis kreita en la jaro 1934. La federala dekreto estis verkita kun la helpo de pluraj naturistoj, kiuj plejparte tiam jam zorgis pri la konservo de la bazaj funkcioj de la naturaj ekosistemoj. Ili ankaŭ sciis pri la graveco konservi speciojn de la originala vegetaĵaro.
La 26-an de aprilo la parlamento aprobis leĝprojekton, kiu celas reformi la naturprotektan kodon. La dokumento estis sendita al la prezidentino Dilma Rousseff, por ke ŝi decidu aprobi ĝin aŭ ne.
Brazilo havas bonan median leĝaron, sed oni volas redakti ĝin laŭ la propraj interesoj de politikistoj kaj grandaj agrikulturistoj.Rimarkindas, ke Brazilo havas grandegan biodiversecon, kaj se la novaarbara kodoestos aprobita, granda parto de la vegetaĵaro, kiu situas apud riveroj povos laŭleĝe esti detruita.
Tial ni petas vian helpon! Manifestu vian opinion kaj petu, ke la prezidentino ne konsentu pri tiu ŝanĝo.
Ne forgesu malfermi la ligilon, kiu estas sube de ĝi. Se vi volos kontakti la prezindentinon, ŝia retadreso ankaŭ troviĝas tie.
Ni loĝas sur la sama planedo. Brazila media malekvilibro povas ankaŭ afekti vian regionon. Ni ĉiuj estas ligitaj! Tiu eble estas nia lasta ŝanco ŝanĝi tiun realon.
Rangel, Regis, Luciano, Manoela, Luana kaj katino. xD
La 25-an de marto la ĉefaj anoj de Onca renkontiĝis en jogo-centro por prepari veganan fazeolaĵon (tiu plado originale enhavas porkan viandon). La manĝo kostis 20 realojn kaj tiel Onca akiris monon, per kiu la grupo okazigos aliajn eventojn pri bestaj rajtoj. La oncaanoj esperis, ke pli da personoj ĉeestos la tagmanĝon, tamen ĝi estis fruktodona. Post tagmanĝi oni ludigis muzikojn kaj naĝis en naĝejo.
Antaŭ du jaroj mi konis veganon (lia nomo estas Heron) en vegetarana foiro kaj ni babilis pri vegetarismo kaj fizikaj ekzercoj. Tiam, li ankaŭ rakontis al mi, ke li de kelkaj tagoj studas manĝmanieron, en kiu oni manĝas nur krudaĵojn. Al mi tio ne estis stranga ĉar mi jam sciis ion pri tiu temo. Hodiaŭ mi renkontis lin en la manĝejo kaj intervjuis lin demandante pri liaj spertoj rilate al veganismo kaj al la kruda dieto. Li estas tre sperta pri fizikaj ekzercoj. Laŭ li oni ne bezonas uzi suplementojn por gajni muskolan mason. Se tiu estas via celo vi bezonas manĝi bone, dormi sufiĉe kaj ekzerciĝi intense. Li diris, ke kelkaj el liaj konatoj ne kredas, ke li estas samforta kiel ili ne manĝante bestdevenajn manĝaĵojn.
Frazo dirita de Heron: “Mi ne estas monstro, sed mi estas forta kiel la aliaj.” 🙂
La loko, kie okazis la tagmanĝo. Bela, ĉu ne? ^^
Se vi volas scii pli pri la kruda dieto , serĉu libron nomatan “La dieto 80/10/10” (anglalingve). La aŭtoro nomiĝas Dr. Douglas Graham kaj laŭ lia vidpunkto, la plej taŭgaj manĝaĵoj por la homa specio estas ĉefe fruktoj.
Spektu la intervjuon! 😀
(Bonvolu avizi nin se vi trovos iun eraron! Mi kaj Regis ne estas spertaj pri tradukarto xD)
Saluton, karaj legantoj. Mi (Anna) veganiĝis en la 4-a de aŭgusto, antaŭ sep monatoj kaj duono. Pasis jam sufiĉe da tempo, do mi volis kontroli ĉu mia sano estas bona. Lastalunde, la 12-an de marto, mi unuafoje trapasis sangoekzamenon. Mi kontroligis kvar substancojn: vitaminon B12, proteinon, kalcion kaj feron.
Jen la rezultoj:
SubstancoNormo Mia rezulto
Vitamino B12 193.0-982.0 213
Proteino 66.0-83.0 67.7
Kalcio 2.20-2.65 2.45
Fero 10.7-32.2 16.41
-> Kalcio estas grava por la koaguliĝo de sango kaj por la kreskado kaj konservado de ostoj. Ĝi estas trovata en brasikoj, fazeolo, semoj de sezamo kaj migdaloj, ekzemple. Vitamino D estas produktata en nia haŭto, kiam oni estas eksponata al sunradioj, kaj favoras la ensorbon de kalcio.
-> Fero partoprenas la produktadon de sangoĉeloj kaj la transportadon de oksigeno al ĉiuj ĉeloj de la korpo. Ĝi estas trovata en nuksoj, kikero, fazeolo, kreso kaj brasiko, ekzemple.
-> Proteinoj estas tre gravaj ĉar havas plurajn funkciojn en la korpo. Ili estas konstruitaj per aminacidoj. Ĉiuj manĝaĵoj enhavas proteinon, sed iuj ne enhavas ĉiujn aminacidojn, kiujn oni bezonas. Do, oni devas atenti por liveri al la korpo ĉiujn necesajn aminacidojn, sed tio ne estas malfacila. Naŭ aminacidoj estas esencaj por homoj.
-> Vitamino B12 helpas ĉelojn kreski, krei sangoĉelojn, la nervsistemon funkcii kaj partoprenas la kreadon de nukleaj kaj grasaj acidoj. Ĝi estas produktata de bakterioj kaj estas la nura substanco kiu ne estas trovata je sufiĉa kvanto por la homa neceso en la vegetarana dieto. Tial, oni sugestas ke veganoj uzu suplementon.
Suplemento de Vitamino B12, kiu estas aĉetebla per la portugallingva retejo "Guia vegano".
Do, miaj rezultoj estas sufiĉe bonaj, kiel vi vidas. ^^ Kontroli sangon tre gravas, se oni estas vegana kaj vegetarana aŭ eĉ se ne estas. Zorgu pri via sano! =)
Ĉu vi scias, ke ekzistas veganaj jogurtoj? Ili estas faritaj el sojo. En la brazila regiono, kie mi loĝas, ili estas vendataj en superbazaroj, sed ne en ĉiuj kaj estas plikostaj ol jogurtoj el lakto. La plej bongustaj estas faritaj de firmao nomata “Batavo”. Kelkaj veganoj kontraŭas aĉeti produktojn de tiu firmao ĉar ĝi vendas ankaŭ laktaĵojn. Laŭ ili, konsumante ĝiajn produktojn ili daŭre subtenus la ekspluatadon de bovinoj. Mi ankoraŭ ne havas opinion pri tio. Ĉu oni aĉetu aŭ ne?
Du jogurtoj: unu gustas je pruno kaj la alia je frago.
2) tiom da faruno kiom vi bezonos por fari la mason;
3) 150 gramoj da sukero;
4) salo;
5) 1 pakaĵeto da vanila sukero;
6) 100-150 gramojn da sekaj vinberoj;
7) iom da sunfloroleo;
8) sodo;
9) konfitaĵo aŭ aliaj saŭcoj laŭplaĉe.
Kiel fari:
Miksu la akvon, la salon, la sodon, ambaŭ la specojn de sukero kaj la sekajn vinberojn. Aldonu tiom da faruno kiom vi bezonos por fari la mason sufiĉe densan, sed samtempe fluan. Varmigu paton ŝmiritan per la sunfloroleo. Metu po unu supkulero de la miksaĵo por formi patkukojn.
Oni povas manĝi la patkukojn kun diversaj sauĉoj. Mi uzis konfitaĵojn – la abrikotan kaj la ĉerizan. Tre bongustas!
La patkukoj kun konfitaĵo. Ŝajnas bonguste, ĉu ne? ^^
Recepto preparita de nia nova kunlaboranto, Andy! ^^
Ingrediencoj:
3 tasoj da bolkuirita kikero;
1 taso da raspita pano;
1 cepo;
2 ajleroj;
1 bolkuirita karoto;
1 kulereto da kumino;
2 kuleretoj da petroselo;
3 grandaj kuleroj da oleo.
Kiel fari:
Senŝeligu la cepon kaj la ajlerojn kaj miksu ilin kun la oleo kaj salo. Poste kreu mason el la kikeroj kaj aldonu la raspitan panon. Aldonu la ajlon kaj la cepon, la karoton tre maldike tranĉitan, la petroselon kaj la kuminon. Miksu ĉion ĉi ĝis kreado de homogena kaj densa maso.
Kreu la formon de la krokedoj kaj jam eblas ilin manĝi, aŭ oni povas meti la pladon en fridujon kaj lasi ĝin tie dum duonhoro, kaj poste friti ilin, laŭplaĉe. Ek! La plado estas facile kuirebla, bongusta kaj tre nutra!
(Laŭ apartaj ŝatoj oni povas aldoni pliajn aliajn ingrediencojn al la maso. Ekzemple: olivoj, maizo, bolkuirita legomoj, kaj tiel plu.)
Kutime en mia urbo, Jalto, kiu troviĝas en la ekstrema sudo de Ukrainio, vintroj mildas: preskaŭ ĉiam estas suna vetero, plimalpli 10-15 celsiaj gradoj. Tamen dum ĉitiu tuta semajno vetero ŝanĝiĝis tiom, ke ŝajnis, ke ni loĝas en la ekstrema nordo de la lando: neĝo ekis lunde kaj ne haltis ĝis ĵaudo, la temperaturo ‘falis’ ĝis -7 celsiaj gradoj, kio estas katastrofo por nia subtropika klimato. Lernejoj ne funkciis, busoj veturis apenaŭ, suferegis senhejmaj homoj kaj bestoj. Ni (mi kaj mia universitata kolegino) pensis do pri la hundoj de la rifuĝejo, kiu troviĝas proksime de la montaro, kiel ili eltenas tiun veteron? Do, ni decidis iri tien sabate. Vendrede mi vokis estraraninon de Kovĉeg por demandi, ĉu ni povas veni. Ŝi diris, ke jes, ĉar estos tie nur unu virino dum la tuta tago kaj alia kovĉeganino restos nur parton de la tago, do, ni estas bonvenaj iri tien kaj helpi. Ni do kunportis kelkajn varmajn vestaĵojn kaj tukojn, kaze se la bestoj ege malvarmiĝus, kaj ekiris.
La neĝa rifuĝejo
Do, ni alvenis. Alvenante, ni aŭdis gajan bojadon de la hundaro 🙂 Ni estis enirigitaj de la kovĉeganino, ŝi salutis nin kaj diris, ke ni alvenis ĝustatempe por promenigi la hundojn. Ni demandis de ŝi kaj la de la alia virino kiu deĵoris tie dum la tuta tago, kiel la hundoj eltenis tiun veteron, ĉu ili ne malvarmiĝis, ĉu suferis. La deĵorantino respondis, ke ili tute ne suferis, ĉar la dometoj estas faritaj el materialoj, kiuj eltenus eĉ -40 celsiajn gradojn!
Mi kaj la unua hundo kiun ni ricevis por promeni 🙂
Do, post paroli iom , ni ekpromenigis la hundojn. Entute ni promenigis ĉirkaŭ dek hundojn, po unu, du aŭ po tri hundoj en unu fojo. La kovĉeganino klarigis al ni, ke la hundoj ne promenas ĉiutage, nur kelkfoje semajne aŭ eĉ pli malofte, do ili ŝategas promeni. Ni sentis tion tuj, ĉar la hundoj estis tre aktivaj, estis kurantaj surneĝe, gaje paŝantaj, kaj ni apenaŭ sukcesis teni ilin per promenigiloj. Speciale la unua hundo – Nataŝa- estas vere fortega, mi kaj la kolegino tenis ĝin per du promenigiloj, mi eĉ falis unufoje. xD Ĉiujfoje, kiam ni revenis por preni novajn hundojn, la kovĉeganino diris al ni la nomojn de la hundoj kaj rakontetis iliajn historiojn. Ekzemple, Ŝerĥan estas la plej maljuna hundo de la rifuĝejo, ĝi havas iun haŭtmalsanon, kaj ke antaŭ ol aperi en la rifuĝejo, ĝi tute ne havis hararon. Gaja trio de hundetoj – Mersi, Maŝka kaj Ĉernuŝka – aspektas vere bonege, la kovĉeganino diris, ke oni eĉ pensis ŝanĝi manĝmanieron por ili, ĉar ili estas iom diketaj xD Ili estis trovitaj ĉe la rifuĝejo, kiam ili estis etaj, verŝajne, iu lasis ilin tie, esperante, ke la rifuĝejo zorgos pri ili. Ankaŭ ni promenigis du hundetojn, unu el ili estas ido de la rifuĝeja hundo. Kelkaj hundoj havas malgajan historion, ekzemple, Narik (mallongigo de ‘narkoman’ – ‘drogemulo’) estis forprenita de drogemuloj,kiuj uzis ĝin por kolekti monon surstrate. Ankaŭ la kovĉeganino rakontis, ke preskaŭ ĉiuj hundoj estas sterilizitaj en la rifuĝejo.
Ŝerĥan - 'emerito' de la rifuĝejo
Ni bezonis pli ol du horojn por promenigi la dek hundojn. Poste jam vesperiĝis, ankaŭ ni iom malvarmiĝis, kaj ni decidis reveni hejmen. La kovĉeganino revenis kun ni, ŝi loĝas proksimume en la sama urboparto, kiel ni. Do, ni havis eblecon daŭrigi la paroladon pri la hundoj. Ni demandis, kiom da mono oni bezonas por nutri ĉiujn hundojn de la rifuĝejo. Ŝi diris, ke nuntempe estas 42 hundoj tie, kaj monate oni bezonas 7 aŭ 8 milojn da hrivnoj (ukraina mono). Tio estas sufiĉe granda monsumo, sed dank’al kontribuoj de la kovĉeganoj, de la volontuloj de la organizo, kaj simplaj urbanoj, kiuj ŝatas bestojn, oni sukcesas gajni tiun monon. Tamen, nuntempe estas pli malfacile, ĉar antaŭe la organizo rajtis kolekti monon sur la ĉefa strato, sed lastfoje iu viro plendis al la urboestraro, ke estas malpurege tie pro la hundoj sidantaj, kaj la urboestro malpermesis la organizon esti tie. Ŝi diris, ke ni devas kontraŭi tiun decidon iel, ĉar preterpasantoj donis monon, kiu helpis aĉeti manĝaĵojn, sterilizigi hundojn kaj katojn (la prezo por sterilizigi unu beston estas ek de 200 hrivnoj ĝis 400 hrivnoj).
La hundaro salutas nin 🙂
Ŝi ankaŭ diris, ke tiu tago estas vera volontula tago, ĉar krom ni, venis ankaŭ kelkaj aliaj volontuloj, kaj tiel ni sukcesis promenigi multajn hundojn 🙂 Ŝi dankis nin kaj invitis veni poste. ^^
Lastatempe estis tro da kruelaĵoj kontraŭ bestoj (ĝenerale kontraŭ hundoj kaj katoj) en Brazilo. Do, protestemuloj el diversaj urboj organizis proteston, kiu ĉefe okazis en brazilaj urboj, sed ankaŭ en nebrazilaj (ekzemple Novjorko) en la lasta dimanĉo.
Ĉi tie oni renkontiĝis je la deka matene en placo kaj je la deka kaj duono ekprotestis paŝante, kriante kaj fajfante surstrate kaj tiel preterpasis la urbodomon. Oni celas, ke punoj pro kontraŭbestaj krimoj estu pli gravaj.