Kio estas veganismo?

“Veganismo estas filozofio kaj vivmaniero, kiu provas eviti kie ajn praktike fareble ĉiujn formojn de ekspluato kaj krueleco al bestoj por manĝaĵoj, vestoj kaj aliaj uzoj. Krom tio ĝi ankaŭ subtenas la evoluigon de senbestekspluataj alternativoj, kio servu bestojn, homojn kaj la naturmedio. La vorto ‘vegano’ ofte uziĝas kun la sama signifo kiel ‘vegetalano’, tio estas, persono kiu ne manĝas ion ajn de animala deveno, inkluzive ne viandon, ne fiŝaĵon, ne laktaĵon, kaj ne ovaĵon. Veganismo vidas en la utiligo de bestoj, ekzemple por la produktado de lakto aŭ viando, ekspluaton, kiu kaŭzas suferon. La sufero baziĝas sur la mortigo de la bestoj, kiu pro ekonomiaj kaj produktaj kialoj ankaŭ en la ova kaj lakta produktado okazas. Krom la celo de suferigevito por bestoj, veganismo donas al bestoj ankaŭ la rajton je vivo, senvundeco kaj libereco, la plej granda diverso al vegetarismo. La pensaro de veganismo tial plej ofte estas ligita al tiu de bestaj rajtoj.”

El Vikipedio

4 comments on “Kio estas veganismo?

  1. Veganismo estas ankaŭ plena vegetarismo sed ne nur tiu ĉi!
    Veganismo estas bazita je kontraŭspeciisma, aboliciista (bestaboliciista), vivmaniero laŭ best-rajta filozofio! Bestoj sentas ĵus tiel kiel ni. Ili havas nervan sistemon!

    Vivu Veganismo kaj Vegetarismo! Vivu la Bestaj Rajtoj! Libereco al bestoj: abolicio de speciisma ekspluato!

    Gratulegon al via bonega blogo! Mi deziras al ĝi tre da sukceso!

  2. naturainvicta diras:

    Nur porklariga aldono al mia lasta komento. La vorto “ekspluato” estas tie pro mistajpo. La vera vorto estas ekspluado. Dankon al vi ĉiuj! Plensukceson al nia Verda Afero (Vegana, Ekologia kaj Esperanta)!

    • liberajbestoj diras:

      Kie estas via alia komento, naturainvicta?
      Ni dankas vin pro viaj komentoj! =]

      • naturainvicta diras:

        Mi estas Matheus de Lima Pereira, kaj Natura Invicta estas mia konto ĉe WordPress. Kiam mi komentis kiel Matheus de Lima Pereira mem, la afero okazis pere de mia Facebooka konto! Do, la komento pri kiu vi demandis estas la unua ĉipaĝa, la en kiu aperas Matheus de Lima Pereira, ne Natura Invicta. Brakumojn al vi!

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s