Biskvitoj el aveno

Saluton, karaj legantoj!

Jen recepto de tre bongusta vegana plado – biskvitoj el aveno.

Por fari ĉi pladon vi bezonos la jenajn ingrediencojn:

1) avenon – 500 gramojn:

2) sunfloroleon – 50 ml;

3) akvon – 1 glason;

4) juglandojn  (aŭ iujn ajn aliajn nuksojn) – 1 glason (da tranĉitaj nuksoj);

5) sukon de  kvarono de citrono;

6) sekajn fruktojn (sekvinberojn, daktilojn, ktp) – 150 gramojn;

7) iom da sodo;

8) salon kaj sukeron laŭplaĉe.

Jen kiel oni  faras la biskvitojn:

Senŝeligu kaj tranĉu la juglandojn, ankaŭ tranĉu la sekajn fruktojn, kiujn vi elektis. Poste miksu la juglandojn kaj la fruktojn kun la aveno kaj la akvo. Aldonu la sunfloroleon en la miksaĵon. Poste miksu la sodon kaj la citronsukon kaj aldonu en la miskaĵon. Ankaŭ aldonu salon kaj sukeron laŭplaĉe. Poste formu rondajn biskvitojn kaj baku ilin en la forno dum 15 aŭ 20 minutoj.

Tiuj ĉi  biskvitoj  estas vere tre bongustaj kaj oni ne dikiĝos ilin manĝinte, ĉar ili ne enhavas farunon (aveno anstataŭigas ĝin) nek multon da graso.

Biskvitoj el aveno! =)

Veganaj patkukoj

Ingrediencoj:

1)  duonlitro da  akvo;

2)  tiom da faruno kiom vi bezonos por fari la mason;

3)  150 gramoj  da sukero;

4)  salo;

5)  1 pakaĵeto da vanila sukero;

6)  100-150 gramojn da sekaj vinberoj;

7)  iom da sunfloroleo;

8)  sodo;

9) konfitaĵo aŭ aliaj saŭcoj laŭplaĉe.

Kiel fari:

Miksu la akvon, la salon, la sodon,  ambaŭ la specojn de sukero kaj la sekajn vinberojn. Aldonu tiom da faruno kiom vi bezonos por fari la mason sufiĉe densan, sed samtempe fluan. Varmigu paton ŝmiritan per la sunfloroleo.  Metu po unu supkulero de la miksaĵo por formi patkukojn.

Oni povas manĝi la patkukojn kun diversaj sauĉoj. Mi uzis konfitaĵojn – la abrikotan kaj la ĉerizan. Tre bongustas!

La patkukoj kun konfitaĵo. Ŝajnas bonguste, ĉu ne? ^^

Krokedoj el kikero

Recepto preparita de nia nova kunlaboranto, Andy! ^^

Ingrediencoj:
3 tasoj da bolkuirita kikero;
1 taso da raspita pano;
1 cepo;
2 ajleroj;
1 bolkuirita karoto;
1 kulereto da kumino;
2 kuleretoj da petroselo;
3 grandaj kuleroj da oleo.

Kiel fari:
Senŝeligu la cepon kaj la ajlerojn kaj miksu ilin kun la oleo kaj salo. Poste  kreu mason el la kikeroj kaj  aldonu la raspitan panon. Aldonu la ajlon kaj  la cepon, la karoton tre maldike tranĉitan, la petroselon kaj la kuminon. Miksu ĉion ĉi ĝis kreado de homogena kaj densa maso.
Kreu la formon de la krokedoj kaj jam eblas ilin manĝi, aŭ oni povas meti la pladon en fridujon kaj lasi ĝin tie dum duonhoro, kaj poste friti ilin, laŭplaĉe. Ek! La plado estas facile kuirebla, bongusta kaj tre nutra!
(Laŭ apartaj ŝatoj oni povas aldoni pliajn aliajn ingrediencojn al la maso. Ekzemple: olivoj, maizo, bolkuirita legomoj, kaj tiel plu.)

Krokedoj el kikero. Bonan apetiton! 😀

Internacia recepto – ‘Trouxinhas’ (rolpasto aŭ pastokovertetoj)

‘Trouxinhas’, laŭ mi, estas brazila plado, ĉar Rangel, kiu estas brazilano, rakontis pri ĝi al mi (verdire, neniu scias ĝian veran originon). Tamen post kiam mia patrino kuiris ĝin ĉi tie, en Ukrainio, por novjara festo, ĝi fariĝis internacia. ^^ Koncerne la nomon de la plado, ‘trouxa’, kiel mi komprenis de la klarigo de Rangel, estas sako per kiu oni transportas bagaĝojn aŭ ion ajn. Kaj vere, la pastokovertetoj aspektas kiel saketoj.

Laŭ la recepto, kiun mi eksciis, la enhavo de la ‘trouxinhas’ povas esti diversa, oni povas meti ion ajn en la paston, kvazaŭ en la ‘trouxa’.

Mi priskribos la recepton, kiun mia patrino sekvis por prepari la pladon. =]

Do, jen la ingrediencoj:

1)  1 pakaĵo da antaŭpreparita pasto, kiun eblas aĉeti en iu ajn superbazaro;

2) o.5 kg da  fungoj (mia patrino uzis ŝampinjonojn);

3)  1 granda cepo (aŭ 2 mezgrandaj);

4)  1 granda terpomo;

5) iom da  sunfloroleo;

6) verdaĵoj(petroselo, aneto, ktp.), spicoj –  laŭplaĉe.

La kuirmaniero estas la jena:

Oni devas meti iom da oleo en la fritilon kaj rosti la tranĉitan cepon kaj la fungojn (ankaŭ tranĉitajn) tie. Post iom da tempo oni devas aldoni la tranĉitan terpomon en la saman ujon kaj rosti ĝis la ingrediencoj estos pretaj. Fine, oni aldonas verdaĵojn kaj spicojn laŭplaĉe.

Poste oni tranĉas la paston en egalajn partetojn kaj metas la enhavon en la paston, ĉiun parteton de la pasto kun la enhavo oni ‘fermas’, – oni faras kvazaŭ pastkovertetojn. La ‘kovertetojn’ oni metas en la fornon kaj bakas tie ĝis ili ruĝiĝos (proksimume dum 25 minutoj).

Mi tre ŝatas tiun pladon, ĝi estas tre bongusta, vegana, kaj facile farebla. ^^

Mia patrino faris ĝin ankaŭ por  la kristnaskfesto, kiun ni havas en Ukrainio la 7an de januaro. Nuntempe mi ĝuas la bonegan pladon.^^ Ĝuu ĝin ankaŭ vi. =]

La 'trouxinhas' (pastokovertetoj/ rolpasto)