La hundorifuĝejo post intensa neĝfalado en Jalto, Ukrainio

Kutime en mia urbo, Jalto, kiu troviĝas en la ekstrema sudo de Ukrainio, vintroj mildas: preskaŭ ĉiam estas suna vetero, plimalpli 10-15  celsiaj gradoj. Tamen dum ĉitiu tuta semajno vetero ŝanĝiĝis tiom, ke ŝajnis, ke ni loĝas en la ekstrema nordo de la lando: neĝo ekis lunde kaj ne haltis ĝis ĵaudo, la temperaturo ‘falis’ ĝis -7  celsiaj gradoj, kio estas katastrofo por nia subtropika klimato. Lernejoj ne funkciis, busoj veturis apenaŭ, suferegis senhejmaj homoj kaj bestoj. Ni (mi kaj mia universitata kolegino) pensis do pri la hundoj de la rifuĝejo, kiu troviĝas proksime de la montaro, kiel ili eltenas tiun veteron? Do, ni decidis iri tien sabate. Vendrede mi vokis estraraninon de Kovĉeg por demandi, ĉu ni povas veni. Ŝi diris, ke jes, ĉar estos tie nur unu virino dum la tuta tago kaj alia kovĉeganino  restos nur parton de la tago, do, ni estas bonvenaj iri tien kaj helpi. Ni do kunportis kelkajn varmajn vestaĵojn kaj tukojn, kaze se la bestoj ege malvarmiĝus, kaj ekiris.

La neĝa rifuĝejo

Do, ni alvenis. Alvenante, ni aŭdis gajan bojadon de la hundaro 🙂 Ni estis enirigitaj de la kovĉeganino, ŝi salutis nin kaj diris, ke ni alvenis ĝustatempe por promenigi la hundojn. Ni demandis de ŝi kaj la de la alia virino kiu deĵoris tie dum la tuta tago, kiel la hundoj eltenis tiun veteron, ĉu ili ne malvarmiĝis, ĉu suferis. La deĵorantino respondis, ke ili tute ne suferis, ĉar la dometoj estas faritaj el  materialoj, kiuj eltenus eĉ -40 celsiajn gradojn!

Mi kaj la unua hundo kiun ni ricevis por promeni 🙂

Do,  post paroli iom , ni ekpromenigis la hundojn. Entute ni promenigis ĉirkaŭ dek hundojn, po unu, du aŭ po tri hundoj en unu fojo. La kovĉeganino klarigis al ni, ke la hundoj ne promenas ĉiutage, nur kelkfoje semajne aŭ eĉ pli malofte, do ili ŝategas promeni. Ni sentis tion tuj, ĉar la hundoj estis tre aktivaj, estis kurantaj surneĝe, gaje paŝantaj, kaj ni apenaŭ sukcesis teni ilin per promenigiloj. Speciale la unua hundo – Nataŝa- estas vere fortega, mi kaj la kolegino tenis ĝin per du promenigiloj, mi eĉ falis unufoje. xD Ĉiujfoje, kiam ni revenis por preni novajn hundojn, la kovĉeganino diris al ni la nomojn de la hundoj kaj rakontetis iliajn historiojn. Ekzemple, Ŝerĥan estas la plej maljuna hundo de la rifuĝejo, ĝi havas iun haŭtmalsanon, kaj ke antaŭ ol aperi en la rifuĝejo, ĝi tute ne havis hararon. Gaja trio de hundetoj – Mersi, Maŝka kaj Ĉernuŝka – aspektas vere bonege, la kovĉeganino diris, ke oni eĉ pensis ŝanĝi manĝmanieron por ili, ĉar ili estas iom diketaj xD Ili estis trovitaj ĉe la rifuĝejo, kiam ili estis etaj, verŝajne, iu lasis ilin tie, esperante, ke la rifuĝejo zorgos pri ili. Ankaŭ ni promenigis du hundetojn, unu el ili estas ido de la rifuĝeja hundo. Kelkaj hundoj havas malgajan historion, ekzemple, Narik (mallongigo de ‘narkoman’ – ‘drogemulo’) estis forprenita de drogemuloj,kiuj uzis ĝin por kolekti monon surstrate. Ankaŭ la kovĉeganino rakontis, ke preskaŭ ĉiuj hundoj estas sterilizitaj en la rifuĝejo.

Ŝerĥan - 'emerito' de la rifuĝejo

Ni bezonis pli ol du horojn por promenigi la dek hundojn. Poste jam vesperiĝis, ankaŭ ni iom malvarmiĝis, kaj ni decidis reveni hejmen. La kovĉeganino revenis kun ni, ŝi loĝas proksimume en la sama urboparto, kiel ni. Do, ni havis eblecon daŭrigi la paroladon pri la hundoj. Ni demandis, kiom da mono oni bezonas por nutri ĉiujn hundojn de la rifuĝejo. Ŝi diris, ke nuntempe estas 42 hundoj tie, kaj monate oni bezonas 7 aŭ 8 milojn da  hrivnoj (ukraina mono). Tio estas sufiĉe granda monsumo, sed dank’al kontribuoj de la kovĉeganoj, de la volontuloj de la organizo, kaj simplaj urbanoj, kiuj ŝatas bestojn, oni sukcesas gajni tiun monon. Tamen, nuntempe estas pli malfacile, ĉar antaŭe la organizo rajtis kolekti monon sur la ĉefa strato, sed lastfoje iu viro plendis al la urboestraro, ke estas malpurege tie pro la hundoj sidantaj, kaj la urboestro malpermesis la organizon esti tie. Ŝi diris, ke ni devas kontraŭi tiun decidon iel, ĉar preterpasantoj donis monon, kiu helpis aĉeti manĝaĵojn, sterilizigi hundojn kaj katojn (la prezo por sterilizigi unu beston estas ek de 200 hrivnoj ĝis 400 hrivnoj).

La hundaro salutas nin 🙂

Ŝi ankaŭ diris, ke tiu tago estas vera volontula tago, ĉar krom ni, venis ankaŭ kelkaj aliaj volontuloj, kaj tiel ni sukcesis promenigi multajn hundojn 🙂 Ŝi dankis nin kaj invitis veni poste. ^^

Postnovjara agado de bestoprotekta organizo ‘Kovĉeg’ (“Arkeo”) en Ukrainio

Antaŭhieraŭ, la duan de januaro, en mia urbo Jalto devus okazi protesto de “Kovĉeg’ sur la ĉefa strato de la urbo. Tamen, ĝi ne okazis, ĉar la urboestraro diris, ke pro la novjara festado, sur la placo devos okazi multaj eventoj en tiu tago. Do, unu el estraro de la organizo diris al mi, ke mi povus helpi alimaniere – partopreni unu el iliaj agadoj por kolekti monon por la bestoj. Mi konsentis kaj iris al tiu loko, kie oni kutime faras tion.

Unu el la hundoj ĉe la monkesto

Tie mi trovis du virinojn, tri hundojn, monkeston kaj tabulojn de la organizo.  Mi  do venis tien kaj diris:”Saluton, mi estas volontulino de la organizo, kaj mi helpos vin hodiaŭ”. La virinoj estis tre afablaj kaj diris ke fakte ili ne tiom bezonas mian helpon, sed mi estas bonvena. ^^ Do, mi restis tie tri horojn.

La monkesto kaj la tabuloj de la organizo

Reago de la homoj estis diversa. La plej multa parto de la preterpasantoj ĝoje metis monon en la monkeston, gladis la hundojn, faris fotojn kun ili, kaj dankis nin dirante, ke ni faras bonan aferon helpante senhejmajn hundojn kaj katojn ^^ Ĉefe ĝojis infanoj kaj gepatroj iliaj donis al ili iom da mono por ke ili povu kontribui. Kelkaj homoj eĉ salutis la hundojn, gratulis ilin okaze de nova jaro ^^ Kelkaj portis manĝaĵojn al ili 🙂

Mi kun unu el la hundoj ĉe la monskatolo

Tamen kompreneble estis ankaŭ tiuj homoj kiuj malbone komentis nian agadon. Iu virino diris, ke la estraranoj de la organizo gajnas grandan monon de iu eksterlando kiu sufiĉus por nutri ĉiujn hundojn, kaj ni ne bezonas kolekti monon de preterpasantoj. Tamen unu el la kovĉeganinoj diris ke se ni havus sufiĉe da mono por ĉiutage  nutri ĉiujn 37 hundojn de la azilo, ni ne starus surstrate kun la monkesto. La komentantino foriris, sed verŝajne ne estis kontenta per nia respondo xD

Virino metas monon en la monskatolon

Poste la du virinoj kiuj staris kun mi iris porti la monkeston al la organizestraro, kaj mi restis sola kun nur unu hundo kaj alia monkesto dum unu horo. Dum tiu horo ankaŭ estis kelkaj ‘komentantoj’. Iu viro alproksimiĝis postulante:”Junulino, ĉu vi scias, ke  estas kontraŭleĝe uzi bestojn por gajni monon?!” Mi diris :”Jes, mi gajnas monon nun, sed ne por mi, por la hundazilo, vidu la tabulojn.” Li:”Kaj kion bonan faras  via organizo por la hundoj? Kaj kiom da hundoj vi havas? Mi ŝatus vidi kaj kredi vin, ke tiu azilo ekzistas..’ Mi:”Ke tiu azilo ekzistas, vi povas mem kontroli, nur iru laŭ la adreso kiun vi vidas sur la tabuloj. Ni havas 37 hundojn en la azilo nun. Ni kaptas la hundojn senhejmajn kaj donas azilon al ili, nutras ilin, la plej multan parton ni sterilizigas kaj liberigas denove.’  La viro diris tiam:” Antaŭe oni pafis al la hundojn, nun vi sterilizigas, ĉu tio estas pli bone?’ Mi respondis:”Jes, tiel ni ne mortigas la bestojn, sed malpermesas ilin produkti novajn senhejmajn bestojn, ĉu ne?” La viro rezignis diskuti, dankis min kaj ni eĉ manpremis. Ankaŭ estis kelkaj homoj kiu petis pliajn informojn pri la azilo, kaj kiam mi respondis ili dankis kaj foriris.

Alia kontribuo

Fine la kovĉeganinoj revenis kaj mi diris ke mi venos la sekvan tagon por fari fotojn, ĉar mi forgesis la fotilon, kaj volas fotojn por la artikolo, kiun mi verkos pri la organizo.

Do, mi venis la sekvan tagon, hodiaŭ, la trian de januaro.  Ĉifoje estis nur unu hundo tie, mi gladis ĝin, faris kelkajn fotojn kaj demandis de unu el la kovĉeganinoj kiujn mi vidis tie hieraŭ kie estas la alia virino. Ŝi diris, ke la alia zorgas nun pri mortinta hundo, kiun oni trovis proksime de tiu loko, kaj ke se mi volas mi povas iri tien kaj foti la hundon mortintan. Mi kompreneble volis iri, sed mem ne sukcesis trovi la lokon, do, mi revenis al la monkesto, la kovĉeganino, kiu proponis al mi serĉi la lokon kaj foti la hundon, alvokis la alian kaj ŝi diris, ke ŝia edzo venos tuj kaj ni kune iros al la loko. Do, ni iris tien kun la edzo, kaj mi vidis,  ke estas du patrolanoj tie, la mortinta hundo, kovrita per iu aĵo, kaj la alia kovĉeganino. Ŝi kuris al mi kaj diris:”Fotu la patrolanojn kaj la hundon kune, ni bezonos tiun foton por polico”. Mi fotis kelkfoje la patrolanojn kun la hundo, kaj poste la hundon aparte. La virino rakontis al mi, ke iu organizo ĉiumatene mortigas senhejmajn hundojn kaj katojn per iu veneno, kaj la hundo mortinta estas viktimo de tiu organizo.Ŝi diris ankaŭ, ke la organizo jam alvenis por porti la hundon ien, por forĵeti verŝajne, sed ŝi ne permesis, kaj restis ĉe la hundo jam de kelkaj horoj. Do, nun ŝi atendas distriktan policanon por subskribigi la akuzaĵon, kiun ŝi faris, kaj ke poste venos iuj aliaj kovĉeganoj por porti la hundon  por fari ekspertizon. Mi devis foriri, kaj ŝi petis ke mi revenu por helpi kiam mi liberiĝos.

La mortinta hundo

Unu el la patrolanoj ĉe la mortinta hundo

Mi revenis post kelkaj horoj, kaj la kovĉeganino ĉe la monkesto vokis la alian, kaj ŝi diris ke mi iru tien, al la mortinta hundo. Mi iris tien, kaj malkovris, ke la situacio ne multe ŝanĝiĝis: daŭre tie estis la kovĉeganino, du patrolanoj kaj  la mortinta hundo. La kovĉeganino diris al mi, ke la policano distrikta ne aperis, kaj ŝajne ne aperos hodiaŭ plu, ke ŝi restis tie dum la tuta tago, kaj ke neniu volas helpi. La patrolanoj rezignis subskribi iujn ajn dokumentojn. Ŝi petis, ke mi restu tie kun la patrolanoj kaj ŝia edzo dum iom da tempo por kontroli la hundon, dum ŝi foriros. Mi restis, kaj la edzo diris, ke lia edzino estas la plej arda anino de la organizo kaj ke aliaj kovĉeganoj preskaŭ ne helpis ĉifoje. Tamen baldaŭ venis kelkaj kovĉeganoj, – viro, kaj du virinoj, – estraraninoj de la organizo, por veturigi la hundon al la ekspertizo, verŝajne. Ili demandis kie estas la hundo, kaj ekparolis kun la patrolanoj. Poste la viro alveninta parolis per telefono kun la kovĉeganino, kiu petis min resti tie, kaj ŝi diris, ke mi konservu la fotojn kaze se oni bezonos ilin kiel pruvo por  polico, kaj ke mi povas foriri, ĉar jam venis la aliaj por porti la hundon. Do, ili restis tie parolantaj, la kovĉeganoj kaj la patrolanoj, kaj mi foriris… Do, mi ĝis nun ne scias, kio okazis kun la hundo, verŝajne, la policano ne alvenis, kaj  la kovĉeganoj veturigis la hundon ekspertizen.

Kontrolante la mortintan hundon