Unuokula maljuna hundo estis savprenita

Ano el la neregistara organizo Arkeo de Noa trovis tre vunditan hundon kaj ĉifoje la situacio estis pli malbona. Neniu scias kiel tio okazis, sed ĝi havas nur unu okulon. Eble alia hundo mordis kaj forprenis ĝian dekstran okulon, sed multaj homoj opinias, ke tio estis homfarita. Kiam Anderson Damasceno kunportis ĝin ĉi tien ĝi estis ankaŭ tre malbonodora kaj dormema pro malforteco.

Perseŭ (mia kunloĝanto) nomis ĝin “Aldo”. Mi fotis ĝin dufoje por montri al niaj legantoj ĝian vizaĝon. Tiam la bestokuracisto tuj faris ĉion eblan por mildigi ĝian doloron kaj kuraci tie, kie estis ĝia okulo. Espereble tiu periodo daŭros ne longe kaj ĝi baldaŭ estos sufiĉe sana kaj forta por ludi kun la aliaj hundoj. Mi jam rimarkas, ke ĝia sano pliboniĝas. Neniu ankoraŭ volis adopti ĝin kaj mi pensas, ke tio estos malfacile, ĉar ĝi jam estas tre maljuna.

Kiam ĝi estos tute sana mi fotos ĝin denove por ke ni povu kompari la fotojn.

Jen ĝiaj nuntempaj fotoj:

Senhejma hundo estis savprenita

(klaku ĉi tie por aŭskulti sondosieron)

Anderson Damasceno estas prezidanto de la neregistara organizo Arkeo de Noa. Li ofte organizas kunsidojn por diskuti ĉefajn temojn pri la venontaj agadoj, sed kelkfoje aferoj ne antaŭvideblaj okazas.

Dum la lasta semajnfino li promenante kun sia hundino trovis hundon proksime de arbustoj. Li analizis ĝian situacion kaj konstatis, ke ĝi estas malsana (pro viruso, eble). Li savprenis ĝin kaj nun ĝi estas ĉi tie en nia domo. Ĝi preskaŭ ne moviĝas, estas malforta kaj ĝis nun manĝis nenion kvankam estas manĝaĵo apud ĝi.

Ĉi tie jam estas sep hundoj. Tri el ili estas de Anderson kaj la aliaj atendas novan familion. Ĉiuj estis trovitaj en mia urbo kaj savprenitaj de li. Tiu estas mirinda ago laŭ mi ĉar la plej granda parto de la personoj ne tiel senpense kunportus surstratajn bestojn hejmen.

Mi tre ŝatas kiam la sano de tiaj hundoj pliboniĝas kaj ili rigardas nin per brilaj okuloj. Ŝajnas, ke ili dankas nin pro tiu grava helpado precipe se ĝi suferis multe.

Unufoje ankaŭ mi trovis hundon biciklante al mia universitato. Tiam mi kunportis kaj lasis ĝin en domo de amiko. Tie ĝi restis dum nur kvin horoj. Lia patro vizitis lin kaj demandis de mi ĉu li povos adopti ĝin. Mi tuj respondis “jes!” kaj ĝojis ĉar mi ne havis planojn pri tiu hundo. Tiam mi loĝis en alia domo kaj ne povis havi bestojn tie.

Mi volas ankaŭ adopti iun ajn hundon aŭ katon, sed nuntempe mi ne scias ĉu mi havas sufiĉe da mono por aĉeti ĉion, kion tiuj bestoj bezonas por vivi bone. Mi volus adopti la venontan beston, kiun mi trovos surtrate.

Nuntempe tiu hundo jam estas en besto-malsanulejo. Laŭ na besto-kuracisto li havas internan hemoragion, sed ĝi ne mortos pro tio kaj baldaŭ ĝi submetiĝos al kirurgio.

Jen filmeto pri ĝi: