Brazila protesto “Kruelaĵo ne estu plu”

Lastatempe estis tro da kruelaĵoj kontraŭ bestoj (ĝenerale kontraŭ hundoj kaj katoj) en Brazilo. Do, protestemuloj el diversaj urboj organizis proteston, kiu ĉefe okazis en brazilaj urboj, sed ankaŭ en nebrazilaj (ekzemple Novjorko) en la lasta dimanĉo.

Ĉi tie oni renkontiĝis je la deka matene en placo kaj je la deka kaj duono ekprotestis paŝante, kriante kaj fajfante surstrate kaj tiel preterpasis la urbodomon. Oni celas, ke punoj pro kontraŭbestaj krimoj estu pli gravaj.

Jen la oficiala portugallingva retejo pri tiu iniciato: http://www.crueldadenuncamais.com.br

La protestontaro atendas la ĝustan momenton por ekprotesti.

Anderson klarigas per megafono, kial oni protestas.

Filmetoj pri la protesto:

Sukcesa adoptofoiro

Saluton! ^^
Mi (Rangel) ferias en Francisco Beltrão kaj gastas en la domo de mia frato. Hieraŭ okazis tiu adopto-foiro pri kiu Regis parolis en la lasta artikolo, kaj mi povis partopreni ĝin. Nur adoltaj hundoj ĉeestis kaj la rezulto estis, ke dek unu el dek tri hundoj estis adoptitaj. Laŭ mi, tiu estas bonega rezulto kaj pruvas, ke la strategio prezenti al la publiko nur tiajn hundojn funkcias bonege (almenaŭ ĉifoje ĝi funkciis).  Arkeo de Noa farigis novan afiŝon por la venonta protesto pri bestmistraktoj, kiu okazos morgaŭ, kaj ĝin uzis hodiaŭ.

Nova afiŝo, kiu estis unuafoje uzata. "Bestoj ne balotas, sed ni jes!"

Alveninte al la protestloko, ni volis helpi iel, do ni presis kvin afiŝojn en retalirejo pri la hodiaŭa kaj pri la morgaŭa agoj, prunte prenis monon de Anderson, aĉetis glubendon kaj afiŝis ilin proksime, ĉe aliaj budoj, kie  oni estis vendantaj manĝaĵojn. Poste ni trovis veganinon, kiu loĝas en Kuritibo kaj ferias ĉi tie. ^^

Regis kaj nia amiko Perseŭ ĉe la budo de Arkeo de Noa.

Tiu foiro estis almenaŭ por mi neordinara pro tri kialoj:

1) Ni konis indianojn el Peruo. Ili estis tie proksime de nia budo kantantaj iliajn kulturajn muzikaĵojn kaj vendantaj kd-ojn. Indianino diris al mi, ke en ŝia regiono oni parolas tri indianajn lingvojn kaj la hispanan.

2) Du vendistinoj estis vendantaj librojn pri Jesuo kaj babilis kun mi, Regis kaj Perseŭ. Ni ne kredas je ĝi, tamen ni ŝatas diskuti pri tiu temo. Post longa babilado ni malkovris, ke la aŭtoro de tiuj libroj, kiujn ili montris al ni estas ĉino kaj ke estas malfacile babili kun eksterlandanoj en kongresoj organizitaj de ilia grupo. Tial mi rakontis al ili pri esperanto kaj ili ŝatis la idealon de la lingvo. Malgraŭ mi ne kredas je Jesuo kaj ili ne estas vegetaranaj kaj ne parolas esperanton, ni ĉiuj celas plibonigi la mondon.

Regis skribis en esperanto sur la mano de religia junulino.

3) Fine de la foiro ni trovis aliajn veganajn ŝampuojn en apoteko. La firmaoj estas: Phytoervas, Farmaervas kaj Éh! Sur ili estas ĉi tiuj informoj:

– ne testita je bestoj
– ne enhavas bestdevenajn ingrediencojn
Bonege, ĉu ne?! Kiam mi veganiĝis (en la jaro 2008) estis tre malfacile scii ĉu produkto estas vegana aŭ ne.

Jen la tri veganaj ŝampuoj, kiujn ni trovis en apoteko.

4)  Io, kio ege mirigis min, estis nia babilado kun Fernando, ano de Arkeo de Noa. Li klarigis, kiel la organizo funkcias kaj faris multajn sugestojn al mi pri kiel disvastigi veganismon kaj organizi grupan agadon. Tio kuraĝigis min helpi organizi la kuritiban grupon “Onca”.

Arkeo de Noa: la unua kunsido en 2012

En la 10-a de januaro okazis la unua ĉijara kunsido de la neregistara organizo Arkeo de Noa. Fakte, ĝi estis ankaŭ la unua kiun mi partoprenis ĉar antaŭe mi tute ne sciis pri la eventoj, kiujn la organizo planas okazigi. Nun mi ekinformiĝas pri ili kaj volas ofte partopreni la kunsidojn, precipe en mia universitata feriperiodo.

La renkontiĝo okazis kiel kutime, en konstruaĵo kiu lokiĝas centre de la urbo kaj ĉirkaŭ 20 homoj partoprenis ĝin (mi forgesis kalkuli). Jen du gravaj novaĵoj kiujn Anderson Damasceno informis al ni:

1) Nuntempe multe pli da homoj estas en  la organizo kompare kun 2010.

2) Ĉijare la urbodomo subtenos la organizon konstruante lokon, kie oni povos lasi senhejmajn bestojn dum periodo ĝis tiam, kiam oni trovos familion por ili. Tio sendube estos tre utila. Nuntempe anoj savprenas bestojn kaj kunportas ilin hejmen. Estas kelkaj kiuj havas pli ol 7 bestojn en siaj domoj.

Ĉiu volontulo povos partopreni grupon en kiu oni laboros pri nur unu temo. Ekzemple, se mi volas labori pri projektoj, mi devas aniĝi al la projekto-grupo. Estas aliaj taskoj kiel edukado, adoptoj, novaj volontuloj, savprenoj, eventoj ktp.

Ni ankaŭ debatis ĉu ni unuafoje kunportu al la adopto-foiro nur adoltajn hundojn. Estas facile rimarki, ke homoj ĝenerale preferas adopti junajn hundojn. Do se ni estos tie kun tiuj du hundaj grupoj, la hundetoj estos pliofte adoptitaj kaj la maljunaj restos ĉe ni. Tial estis decidite, ke nur la maljunaj hundoj ĉeestos en la venonta adopto-foiro, kiu okazos en la 21-a ĉimonate.

En la 22-a okazos protesto pri bestaj rajtoj en pluraj brazilaj urboj, do ni ankaŭ protestos ĉi tie. Eble ni ĉiuj tiam surhavos ruĝajn t-ĉemizojn ĉar tiu koloro memorigas homojn pri sango kaj sufero.

Fine de januaro okazos granda foiro nomata “Expobel”. Pli ol 40 mil homoj ĉiujare partoprenas ĝin kaj Arkeo de Noa starigos budon tie. Do ni pensas pri kio ni povus fari por gajni monon kaj samtempe disvastigi nian laboron. Oni pensis produkti tasojn kaj hundo-manĝilojn kaj vendi ilin tie. Sur ili estos skribita la nomo de nia organizo.

Parto de la partoprenintaro en la kunsidejo

Parto de la partoprenintaro en la kunsidejo

Internacia tago de bestaj rajtoj

Hieraŭ estis la internacia tago de bestaj rajtoj kaj eventoj okazis en multaj brazilaj grandaj urboj kiel Porto Alegre, San Paŭlo kaj Rio de Ĵanejro kaj kompreneble en aliaj landoj. En mia urbo la neregistara organizo Arkeo de Noa  starigis budon apud la centra placo por akiri monon kaj per ĝi pagi helpemajn bestkuracistojn. Ili petas malgrandan kvanton da mono por kuraci la bestojn. Tie oni vendis vestaĵojn, ŝuojn, ludilojn kaj aliajn aĵojn, kiuj estis donacitaj de la urba popolo ekde la oka matene ĝis la kvara posttagmeze.

Ĉirkaŭ je la kvara kaj duono ĉiuj  kuniĝis proksime de arboj en la centra placo kaj Anderson klarigis, kiel ni devos agi dum la marŝado. Mi kaj mia koramikino faris kvar afiŝojn skribante frazojn de Charles Darwin kaj Jeremy Benthan en la portugala kaj en esperanto. Mi kaj Luana (ŝi estas nova amikino, kiu interesiĝas pri bestrajtoj) kunportis du el tiuj afiŝoj kaj la aliajn mi donis al tri knabinoj. Fajfiloj estis disdonitaj kaj ĉirkaŭ kvindek homoj laŭte parolis frazojn, kiuj temis pri paco inter homoj kaj bestoj. Ni marŝis ĝis la urbodomo kaj tie ĉiuj staris por aŭskulti legadon de Anderson pri la universala deklaro de bestrajtoj. Tiel ni celis atentigi la popolon kaj precipe la urbestron pri la graveco havi lokon por zorgi tiujn bestojn, kiujn volontaj organizoj savprenas.

Antaŭ ol ni ekmarŝi alvenis tre maldika hundo, kiu estis trovita proksime de la flughaveno. Antaŭ ol kompreni kio estis okazanta mi vidis plorantajn virinojn kaj tuj sciis mi, ke ĝia mastro intence lasis ĝin mallibera sen akvo nek manĝaĵoj. Ĝi certe mortus se volontulo ne savprenus ĝin kaj la mastro realigus sian celon. La hodiaŭa profito estis 2615 Realoj kaj kvin el la dek unu bestoj estis adoptitaj.

Oni kalkulis je helpo de knabinoj

"Jam estas adoptita!"

Protestantoj apud la urbodomo

Unuokula maljuna hundo estis savprenita

Ano el la neregistara organizo Arkeo de Noa trovis tre vunditan hundon kaj ĉifoje la situacio estis pli malbona. Neniu scias kiel tio okazis, sed ĝi havas nur unu okulon. Eble alia hundo mordis kaj forprenis ĝian dekstran okulon, sed multaj homoj opinias, ke tio estis homfarita. Kiam Anderson Damasceno kunportis ĝin ĉi tien ĝi estis ankaŭ tre malbonodora kaj dormema pro malforteco.

Perseŭ (mia kunloĝanto) nomis ĝin “Aldo”. Mi fotis ĝin dufoje por montri al niaj legantoj ĝian vizaĝon. Tiam la bestokuracisto tuj faris ĉion eblan por mildigi ĝian doloron kaj kuraci tie, kie estis ĝia okulo. Espereble tiu periodo daŭros ne longe kaj ĝi baldaŭ estos sufiĉe sana kaj forta por ludi kun la aliaj hundoj. Mi jam rimarkas, ke ĝia sano pliboniĝas. Neniu ankoraŭ volis adopti ĝin kaj mi pensas, ke tio estos malfacile, ĉar ĝi jam estas tre maljuna.

Kiam ĝi estos tute sana mi fotos ĝin denove por ke ni povu kompari la fotojn.

Jen ĝiaj nuntempaj fotoj:

Senhejma hundo estis savprenita

(klaku ĉi tie por aŭskulti sondosieron)

Anderson Damasceno estas prezidanto de la neregistara organizo Arkeo de Noa. Li ofte organizas kunsidojn por diskuti ĉefajn temojn pri la venontaj agadoj, sed kelkfoje aferoj ne antaŭvideblaj okazas.

Dum la lasta semajnfino li promenante kun sia hundino trovis hundon proksime de arbustoj. Li analizis ĝian situacion kaj konstatis, ke ĝi estas malsana (pro viruso, eble). Li savprenis ĝin kaj nun ĝi estas ĉi tie en nia domo. Ĝi preskaŭ ne moviĝas, estas malforta kaj ĝis nun manĝis nenion kvankam estas manĝaĵo apud ĝi.

Ĉi tie jam estas sep hundoj. Tri el ili estas de Anderson kaj la aliaj atendas novan familion. Ĉiuj estis trovitaj en mia urbo kaj savprenitaj de li. Tiu estas mirinda ago laŭ mi ĉar la plej granda parto de la personoj ne tiel senpense kunportus surstratajn bestojn hejmen.

Mi tre ŝatas kiam la sano de tiaj hundoj pliboniĝas kaj ili rigardas nin per brilaj okuloj. Ŝajnas, ke ili dankas nin pro tiu grava helpado precipe se ĝi suferis multe.

Unufoje ankaŭ mi trovis hundon biciklante al mia universitato. Tiam mi kunportis kaj lasis ĝin en domo de amiko. Tie ĝi restis dum nur kvin horoj. Lia patro vizitis lin kaj demandis de mi ĉu li povos adopti ĝin. Mi tuj respondis “jes!” kaj ĝojis ĉar mi ne havis planojn pri tiu hundo. Tiam mi loĝis en alia domo kaj ne povis havi bestojn tie.

Mi volas ankaŭ adopti iun ajn hundon aŭ katon, sed nuntempe mi ne scias ĉu mi havas sufiĉe da mono por aĉeti ĉion, kion tiuj bestoj bezonas por vivi bone. Mi volus adopti la venontan beston, kiun mi trovos surtrate.

Nuntempe tiu hundo jam estas en besto-malsanulejo. Laŭ na besto-kuracisto li havas internan hemoragion, sed ĝi ne mortos pro tio kaj baldaŭ ĝi submetiĝos al kirurgio.

Jen filmeto pri ĝi: