Scott Jurek – vegana kuristo

Scott Jurek (37-jara) estas kuristo. Li estas  rekordulo de Usona 267-kilometra kurado, li sukcesis kuri tiun distancon en 24 horoj. Dufoje li venkis je “Badwater Race” (Konkuro de Badwater) – 246 kilometroj laŭ la Valo de la Morto (Death Vale); ankaŭ li sepfoje venkis la kuradon de “Western States Endurance Run” (161 kilometroj). Ĉion ĉi li atingas ne manĝante bestaĵojn.

Scott Jurek – vegana kuristo

Scott veganiĝis en 1999. Li iĝis kuristo en 1994, tamen, laŭ liaj vortoj, li ekatingis ĉiujn siajn ‘grandajn’ venkojn nur post li ŝanĝis sian manĝmanieron. Tiu ŝanĝo helpis lin ektrejni sin je pli alta nivelo kaj ‘releviĝi’ post malfacilaj trejnadoj.  Li estas 37-jara, tamen liaj genuoj estas en ordo kaj lia korpo entute ne estas damaĝita, malgraŭ ke kurado, laŭ opinio de iuj,  damaĝas kuristojn ege.

Pri veganiĝo lin pensigis malsano de sia patrino, ŝi ekmalsanis de multobla sklerozo, kiam li estis ankoraŭ infano. Poste li laboris kiel fizioterapeŭto en hospitaloj kaj vidante plurajn homojn, malsanajn de diversaj longedaŭraj malsanoj,  li konfirmis, kiel manĝmanieroj longe influas sanon de homoj.

Tiam li manĝis manĝaĵojn de ‘McDonalds’ kvarfoje semajne kaj malŝategis legomojn kaj fruktojn. Li malŝatis kuri kaj la nura maniero ‘ripozi en naturo’ estis ĉasado kaj fiŝkaptado. Tiam li eĉ ne povis imagi, ke li iĝos tiu, kiu li estas nun.

La ‘fina punkto’ pri lia decido veganiĝi, krom la malsano de lia patrino, estis du libroj – “Spontanea Resaniĝo”  (“Spontaneous Healing”) de doktoro Andrew Weil kaj “Freneza Vakero” (“Mad Cowboy”) de Howard Lyman. Dank’al la libroj li komprenis, ke veganiĝo ne nur estas bona por la sano, sed ankaŭ de ekologia vinpunkto ĝi bonas. Scott ŝatas kaj ĝuas naturon dum li kuras, do li volas bone ĝin influi.

Krom pro la ekologia vidpunkto kaj pro bono por la sano, li estas vegano ankaŭ pro etika vidpunkto. Laŭ liaj vortoj, li sufiĉe bone traktas ĉasistojn kaj fiŝkaptistojn, ĉar li antaŭe ankaŭ emis tiel pasigi tempon, tamen laŭ li, tiaj ‘ŝatokupoj’ kaj kreskigado kaj mortigado de bestoj por manĝaĵo estas kruelaj rilate al la bestoj.

Kaj koncerne  al ekologio, laŭ Scott, oni povus facile manĝi malpli da viando kaj aliaj bestdevenaj manĝaĵoj, kiel oni manĝis antaŭ jarcentoj. Ja por produkti bestdevenajn manĝaĵojn, oni ege damaĝas la medion, ekzemple por produkti unu kilogramon da viando oni bezonas ses kilogramojn da grajno, kio estas sensenca. Kaj krome, kreskigado de bestoj en bienoj malpurigas riverojn kaj ĉirkaŭaĵojn.

La demandon ‘Kial vegano kaj  ne nur vegetarano?’ Scott respondas, ke unue li estis vegetarano, sed post legi “Frenezan Vakeron” li komprenis, ke aliaj bestdevenaj manĝaĵoj kiel ovoj, lakto, ankaŭ ege influas la medion kaj krome, laŭ Scott,  estas rilato inter la multobla sklerozo de sia patrino kaj konsumado de laktaĵoj.

Scott ŝategas malkovri novaĵojn pri manĝaĵoj, li ŝatas kuiri kaj nuntempe li prilaboras libron pri receptoj. La libro nomiĝas “Manĝu kaj kuru” (“Eat and Run”) kaj temas pri  lia vivhistorio, kiun verkis li mem, kaj pri konsiloj pri manĝaĵoj kaj receptoj. Ĝi baziĝas sur liaj propraj esploroj pri kurado kaj manĝmanieroj.

La libro de Scott Jurek – “Manĝu kaj kuru”

Li rakontas pri siaj kutimaj manĝoj antaŭ, dum kaj post longa kurado. Antaŭ la kurado li preparas miksaĵon el omega-aj oleoj “Udo’s Oil”, fruktoj, amandoj, kokoso kaj proteina pulvoro, kaj tio estas lia ĉefa matenmanĝo. Dum la kurado li preferas manĝi ‘sportan biologian manĝaĵon’  aŭ meksikajn manĝaĵojn kiel ‘burrito’ kun rizo kaj fazeolo. Post la kurado li denove preparas la miksaĵon kaj ‘burrito’ aŭ se li kuiras hejme, li manĝas grajnaĵojn kaj vaporumitajn legomojn.

Scott diras, ke iam sportistoj kiuj vegetaraniĝis aŭ veganiĝis, troigas kaj manĝas preskaŭ nenion kaj tial sentas malforton kaj lacon. Poste ili ne eltenas tiel plu kaj kiam denove ekmanĝas viandon, ili diras ofte, ke  ekmanĝinte viandon ili sentas sin multe plibone. Sed tio estas ilia eraro. Laŭ Scott Jurek, plej gravas manĝi multe da legomoj, fruktoj, fazeolo kaj kiel eblas pli malmulte da prilaboritaj manĝaĵoj.

Fonto – intervjuo de Scott Jurek

Por scii pli klaku ĉitie.