Ruĝa viando levigas ruĝan flagon


Nova studo de esploristoj de la Fakultato pri Publika Sano de Universitato Harvard (FPSUH) konkludis, ke konsumado de ruĝa viando estas ligita al plialtigo de mortokvantoj totala, kor-vaskula kaj kancera. La rezultoj ankaŭ montris, ke se oni anstataŭigas konsumadon de ruĝa viando per aliaj pli sanigaj proteinfontoj kiel fiŝo, birdaĵoj, nuksoj kaj legomoj, oni malaltigas sian riskon morti.

“Nia esploro alportas pliajn indikojn pri la kontraŭsanaj riskoj de la grandkvanta manĝado de ruĝa viando, kiu jam estis ligita al diabeto tipo 2, koronaria kormalsano, cerbovaskula akcidento, kaj kelkaj tipoj de kancero en aliaj studoj”, diris la ĉefa aŭtoro An Pan, de la Departemento pri Dietoscienco de la Fakultato pri Publika Sano de Universitato Harvard.

Estis observataj 37.698 viroj dum periodo ĝis 22 jaroj kaj 83.644 virinoj dum ĝis 28 jaroj. Ili dekomence ne havis korvaskulan malsanon nek kanceron. Iliaj dietoj estis kontrolataj per demandaroj en ĉiu kvara jaro.

Entute estis dokumentataj 23.926 mortokazoj; el inter ili 5.910 okazis pro korvaskula malsano kaj 9.464 pro kancero. Evidentiĝis, ke regula konsumado de ruĝa viando, ĉefe de prilaborita viando, kunkreskigas mortoriskon. Ĉiutaga konsumado de po unu porcio de neprilaborita ruĝa viando (kun grando simila al tiu de kartar-pakaĵo) estas ligita al 13%-a plialtigo de mortorisko. Simila kvanto da prilaborita viando (unu kolbas-bulko aŭ du tranĉaĵoj da lardo) respondecas pri 20%-a altigo.

Inter specifaj kaŭzoj, la plialtigoj de risko de morto, respektive por viroj kaj por virinoj, estis 18% kaj 21% pro kor-vaskula malsano kaj 10% kaj 16% pro kancero. La analizoj konsideris ankaŭ aliajn riskofaktorojn por longedaŭraj malsanoj, kiel aĝon, korpomasan indicon, fizikan aktivecon kaj familian historion pri kormalsano aŭ pri la ĉefaj kancertipoj.

Ruĝa viando, ĉefe prilaborita viando, enhavas ingrediencojn, kies rilatoj al longedaŭraj kor-vaskula malsano kaj kancero jam estis raportitaj. Ili inkluzivas heman feron, saturitan grason, natrion, nitritojn, kaj kelkajn kancerigantojn, kiuj aperas dum kuirado.

Anstataŭigo de porcio da prilaborita ruĝa viando per porcio da saniga proteinfonto estas ligita al malaltigo de mortorisko: 7% por fiŝo, 10% por negrasaj laktaj alifaraĵoj, 10% por legomoj, 14% por birdaĵoj, 14% por plengrajnoj kaj 19% por nuksoj. Laŭ taksado de la esploristoj, 9,3% el la mortokazoj inter viroj kaj 7,6% inter virinoj estus eviteblaj, ĉe la fino de la kontrolperiodo, se ĉiuj partoprenantoj estus konsumintaj malpli ol 0,5 porcion da ruĝa viando ĉiutage.

“Tiu ĉi esploro alportas klaran indikon, ke regula konsumado de ruĝa viando, ĉefe de prilaborita viando, signife kontribuas al pli frua morto”, diris Frank Hu, unu el la aŭtoroj. “Aliflanke, elekto de pli sanigaj proteinfontoj anstataŭ ruĝa viando povas esti konsiderinde bonfara por la sano per malaltigo de mortorisko kaj de morbokvanto de longedaŭraj malsanoj.”

Fonto – “Harvard Gazette

Vegana sandviĉo

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s