La pasinta ĵaudo estis ĝoja tago por mi, – la vitamino, kiun mi atendis – B12 – venis en mian hejmon!
Mi ŝatus iomete rakonti por klarigi, kial mi tiom ĝojas pri ĝia alveno. hehe
La problemo estas, ke tiu ĉi vitamino ne aĉeteblas en mia lando, – Ukrainio. Fakte, aĉeteblas enhavo por injektoj, sed injekti ne estas bona maniero por konsumi ĝin.
Do, mi ekesploris, kie mi povus trovi ĝin. Mia koramiko kaj amiko konsilis al mi, ke mi provu trovi la vitaminon produktatan de la firmao por veganoj – ‘Veganicity’. Mi do esploris pri tiu firmao kaj pri la plej proksima lando en kiu ĝi situas.
Esplorante, mi trovis britan retejon de tiu firmao. La retejo estas tre oportuna, tie eblas mendi plurajn vitaminojn kaj mineralojn, kiuj estas bonaj ne nur por veganoj, sed ankaŭ por aliaj personoj. Kaj por veganoj la firmao estas perfekta, ĉar ĉiuj produktoj de ĝi estas aprobitaj de la Vegana Societo.
Mi do registriĝis tie kaj mendis la vitaminon. Tie eblas mendi du specojn de B12 – B12 100 mcg kaj B12 1000 mcg, mi elektis 100 mcg. Post proksimume dek tagoj la mendo alvenis.
Mi mendis 3 boteletojn, ĉiu el ili enhavas 90 pilolojn, do tio sufiĉos por naŭmonata konsumado. ^^
Memorigindas, ke B12 estas la nura vitamino, kiun oni nepre bezonas suplementi, speciale se oni manĝas vegane.
Kaj tiun stultajxon vi uzas? Estas nur CXEMIO kaj korpo ne povas tion uzi, vi ricevas nur malutilezon de tiuj cxi ajxoj!Pli bone mangxu normalajn mangxajxojn kaj estos ok
Dankon pro via opinio, tamen B12 ne estas kemiaĵo, ĝi estas produktata de bakterioj. Kaj ‘Veganicity’ ne aldonas eĉ kolorigilojn en siajn produktojn, do estas neniu kemiaĵo tie.
Kaj pri ‘normalaj manĝaĵoj’: oni bezonas scii, ke eĉ manĝante viandon kaj ovon, oni ne ĉiam akiras bezonatan nivelon de tiu vitamino kaj ofte tio kaŭzas malsanojn, pri kies kialo eĉ doktoroj ne sukcesas diveni.
Anna
CXIUJ Vitaminoj, kiujn oni produktas, estas ne naturaj! Estas bisiness kaj cxi tie oni pli malmulte pensas pri homoj. Kaj se vi mangxas CXION, vi havos cxiuj necesajn vitaminojn. Tio estas pli bone ol gluti tabletojn.
Vitamino-B12 helpas ĉelojn kreski, krei sangoĉelojn, la nervosistemon funkcii kaj partoprenas la kreadon de nukleaj kaj grasaj acidoj. Ĝi estas produktata de bakterioj kaj estas la nura substanco kiu ne estas trovata je sufiĉa kvanto por la homa neceso en la vegetarana dieto. Tial, oni sugestas ke vegetaranoj (kaj veganoj) uzu suplementon. Se oni havas malaltan nivelon de tiu vitamino, tio povas kaŭzi cerbajn damaĝojn. Tre gravas, ke oni konsciu pri tio. Ĝis.
Rangel
Greetings from Sardinia, congratulations for the blog
Dankon! =]
Surprizas min, ke B12 ne aĉeteblas en Ukrainujo. Ĉu tio estas pro ia stranga leĝa malpermeso, aŭ simple ke en la praktiko, neniuj butikoj vendas ĝin?
Mi rimarkis, ke ofte “multvitaminaj suplementoj” enhavas B12 inter la aliaj vitaminoj. Eble iuj el tiuj aĉeteblaj loke ĉe vi enhavas B12? Ankaŭ sojlakto ofte enhavas suplementan B12, sed mi supozas ke sojlakto ankaŭ malfacile aĉetblas ĉe vi…
PS: Mi konsentas, ke B12 estas la sola vitamino, kiun veganoj devas akiri suplemente, laŭ ĉio, kion mi legis pri tio.
PPS: Gratulon pro la blogo en Esperanto pri veganismo. 🙂 Estas kuraĝige vidi pli kaj pli da veganaj esperantistoj (kaj pli da konstato pri vegana manĝo en esperantaj aranĝoj).
Dankon pro via komento! ^^
Fakte, mi ne certas, kial oni ne trovas tiun vitaminon kiel apartan suplementon ĉitie…eble pro tio, ke oni ne kutimas konsumi ĝin aparte en mia lando.
Jes, ĉitie ankaŭ aĉeteblas similaj plurvitaminaj suplementoj, tamen mi celis trovi la vitaminon por veganoj, ĉar tiuj, kiujn oni vendas en apotekoj, povas enhavi bestdevenajn aĵojn.xD
Koncerne sojlakton..jes, vi pravas, ĝi ŝajne ne aĉeteblas en mia lando, bedaŭrinde.
Dankon pro via gratulo.^^ Jes, estas bonege, ke veganaj esperantistoj iĝas plurnombraj.
Anna
La bakterioj kiu produktas Vitamino B12 ne povas vivi en la stomako de viandmangxantoj, cxar la ekceso de bestproteinoj produktas troa malaltigo de PH en la stomako. La kauzo de infestacio de Helycobakerio Pilori povas esti la troa acideco de la enhavo de la stomaco; fakte la Helycobakterio kiu kauzas inflamon de la stomako vivas bone en tre acida tereno, sed ne povas sin repliki en baza cxirkauajxo; Veganoj ( ne lakto-ovo-vegetearanoj) kiu mangxas abunde da legomoj kaj fruktoj havas Ph inter 4,5 kaj 5 en la stomako, kaj tre malofte suferas pro stomaka inflamo. En ilia stomakopovas vivi la bakterioj kiu produktas Vitaminon B12.
Kiel vi eksciis pri tio? Laŭ mia scio, bakterioj kiuj produktas vitaminon B12 troviĝas en la intesto.
Ranĝelo