La pasinta ĵaudo estis ĝoja tago por mi, – la vitamino, kiun mi atendis – B12 – venis en mian hejmon!
Mi ŝatus iomete rakonti por klarigi, kial mi tiom ĝojas pri ĝia alveno. hehe
La problemo estas, ke tiu ĉi vitamino ne aĉeteblas en mia lando, – Ukrainio. Fakte, aĉeteblas enhavo por injektoj, sed injekti ne estas bona maniero por konsumi ĝin.
Do, mi ekesploris, kie mi povus trovi ĝin. Mia koramiko kaj amiko konsilis al mi, ke mi provu trovi la vitaminon produktatan de la firmao por veganoj – ‘Veganicity’. Mi do esploris pri tiu firmao kaj pri la plej proksima lando en kiu ĝi situas.
Esplorante, mi trovis britan retejon de tiu firmao. La retejo estas tre oportuna, tie eblas mendi plurajn vitaminojn kaj mineralojn, kiuj estas bonaj ne nur por veganoj, sed ankaŭ por aliaj personoj. Kaj por veganoj la firmao estas perfekta, ĉar ĉiuj produktoj de ĝi estas aprobitaj de la Vegana Societo.
Mi do registriĝis tie kaj mendis la vitaminon. Tie eblas mendi du specojn de B12 – B12 100 mcg kaj B12 1000 mcg, mi elektis 100 mcg. Post proksimume dek tagoj la mendo alvenis.
Mi mendis 3 boteletojn, ĉiu el ili enhavas 90 pilolojn, do tio sufiĉos por naŭmonata konsumado. ^^
Memorigindas, ke B12 estas la nura vitamino, kiun oni nepre bezonas suplementi, speciale se oni manĝas vegane.