Paul Watson estas arestita. Urĝe helpu lin!

Ĉu vi konas tiun homon? Li estas prezidanto de neprofita organizo nomata “Sea Shepherd” kaj li estis arestita en Germanio antaŭ kelkaj tagoj pro tio, ke li estis protektanta ŝarkojn. Homoj kaptas tiujn bestojn, fortranĉas iliajn naĝilojn kaj lasas ilin morti en la maro. Paul delonge dediĉas sian vivon al protektado de maraj bestoj. Nun estas nia vico kunlabori! Urĝe sendu retmesaĝon al la germana justicministrino: sabine.leutheusser-schnarrenberger@bundestag.de

Ŝi decidos ĉu li daŭre restos en Germanio aŭ ĉu li estos ekstradiciita al Kostariko.
Anoj de la organizo ne volas, ke li iru tien ĉar tiel li plilonge restos arestita kaj dum tiu tempo pli da ŝarkoj kaj aliaj bestoj estos mortigitaj ĉar la organizo ne estos aktiva.

Jen proponita mesaĝo:

“Sehr geehrte Frau Leutheusser-Schnarrenberger,

ich bin sehr besorgt darüber, zu hören, dass Paul Watson, Captain und Gründer von Sea Shepherd, in Deutschland festgenommen wurde und möglicherweise nach Costa Rica ausgeliefert werden soll. Ich bin der Meinung, dass der Haftbefehl, der zu der Festnahme von Captain Watson führte, politisch motiviert ist, vermutlich aufgrund eines Vorfalls, bei dem Sea Shepherd illegale Shark-Finning-Aktivitäten aufdeckte.

Ich unterstütze Sea Shepherds Bemühungen, illegalen Fisch- und Walfang auf der ganzen Welt zu beobachten und aufzudecken und bin der Meinung, dass einige illegale Fischerorganisationen versuchen, die internationalen Gesetze zu nutzen, um Sea Shepherd aufzuhalten.

Ich bitte Sie eindringlich im Bezug auf den Auslieferungsantrag zu berücksichtigen, welch wertvolle Arbeit Captain Watson und Sea Shepherd weltweit leisten, um auf die Gefährdung unserer Ozeane aufmerksam zu machen.

Mit freundlichen Grüßen,
(via nomo)”

Por trovi pliajn informojn vizitu la retejon de Sea Shepherd klakante ĉi tie (Rimarku, ke malsupre de la paĝo estas flagetoj, kiuj estas ligiloj por alilingvaj versioj de la retejo) , legu pri la organizo en Vikipedio kaj spektu la jenan filmeton! 

Dankon!

Vegetara manĝo en brazilaj lernejoj

Ek de novembro, 626 mil brazilaj gelernantoj manĝas unufoje ĉiudekvintage vegetaranan manĝon en publikaj lernejoj de la urbo San-Paŭlo. Oni ne volas per tio vegetaranigi la infanojn, sed igi ilin manĝi pli sanigajn kaj daŭripovajn manĝaĵojn. Komence, en tiu projekto estas du receptoj kiuj enhavas sojon. La postmanĝoj konsistas el fruktoj riĉaj je vitamino C, kiel papajo, gujavo kaj mandarino.

Laŭ la nutradistino, kiu testis la receptojn kun la gelernantoj antaŭ ilia oficialigo, la sojproteino estis aldonita al la receptaro por ke ĝi havu plian fonton el proteino. Ŝi klarigis, ke sojo estas bona fonto de altkvalitaj proteinoj kiuj similas al tiuj, kiujn enhavas bestdevenaj manĝaĵoj, kaj estas riĉa je fero, tial ĝi estas saniga manĝaĵo.

Fonto