Brazila naturprotekta kodo


Saluton. Ni estas junaj geesperantistoj  el Brazilo kaj ni registris ĉi tiun sondosieron por informi vin pri malĝojiga novaĵo el nia lando.

La unua brazila naturprotekta kodo estis kreita en la jaro 1934. La federala dekreto estis verkita kun la helpo de pluraj naturistoj, kiuj plejparte tiam jam zorgis pri la konservo de la bazaj funkcioj de la naturaj ekosistemoj. Ili ankaŭ sciis pri la graveco  konservi  speciojn de la originala vegetaĵaro.

La 26-an de aprilo la parlamento aprobis leĝprojekton, kiu celas reformi la naturprotektan kodon. La dokumento estis sendita al la prezidentino Dilma Rousseff, por ke ŝi decidu aprobi ĝin aŭ ne.

Brazilo havas bonan median leĝaron, sed oni volas redakti ĝin laŭ la propraj interesoj de politikistoj kaj grandaj agrikulturistoj.  Rimarkindas, ke Brazilo havas grandegan biodiversecon, kaj se la nova arbara kodo estos aprobita, granda parto de la vegetaĵaro, kiu situas apud riveroj povos laŭleĝe esti detruita.

Tial ni petas vian helpon! Manifestu vian opinion kaj petu, ke la prezidentino ne konsentu pri tiu ŝanĝo.

Por partopreni tiun agadon, oni povas ankaŭ ŝanĝi sian profilbildon ĉe Facebook. Por taŭgaj bildoj vizitu la profilon de Luana Mello kaj kontrolu ŝian fotalbumon nomatan “Veta Dilma”.

Ne forgesu malfermi la ligilon, kiu estas sube de ĝi. Se vi volos kontakti la prezindentinon, ŝia retadreso ankaŭ troviĝas tie.

Ni loĝas sur la sama planedo. Brazila media malekvilibro povas ankaŭ afekti vian regionon. Ni ĉiuj  estas ligitaj! Tiu eble estas nia lasta ŝanco ŝanĝi tiun realon.

Rangel, Regis, Luciano, Manoela, Luana kaj katino. xD

9 comments on “Brazila naturprotekta kodo

  1. Alvaro Motta diras:

    Ne forgesi voch-doni por la esperanta-video en RIO+20:

    http://datewithhistory.com/pt/votar/#!/media/nvghcy

    Tiu video estos nia ebleco montri Esperanton al la mondo. En ghi estas kondamno al tiu terura legho kontrau brazilaj arbaroj.

  2. Eduardo CASTILLO RUIZ diras:

    Poste mi skribos plu. Nun mi estas aŭdanta la elsendon:de Sr. Ludivico del Pino http://www.facebook.com/pages/Sin-Complejos-esRadio/145583982409?ref=ts
    Ankaŭ oni povas aŭskulti lin je 97.9 FM

    Amikajn salutojn! Dankon por via skribado! Ĝis!

    Eduardo:-)

  3. Esquerda Crítica diras:

    Mi repepis vin.

  4. Brian Barker diras:

    Esperanto en Rio

    Bonvole voĉdonu por Esperanto. Necesas rigardi la jenan videon kaj poste klaku sur la flavan steleton sub la video.

    Vidu http://datewithhistory.com/en/vote/#!/media entajpu la vorton ESPERANTO kaj tiam voĉdonu. Necesas klaki la flavan steleton sub la video de rbezetto.

    BONVOLE NOTU KE VI NE RAJTAS voĉdoni por du videoj. Sufiĉas klaki nur unufoje sur la stelo por ke ĝi fariĝu flava. Se vi klakos denove ĝi ne plu restos flava kaj vi devos klaki denove.

    Nur necesas nun 200 pliaj voĉdonoj por ke ni atingu la unuan lokon. Per via voĉdono al ĉi video, ni gajnos la eblecon montri Esperanton al la tuta mondo dum RIO+20 do la iniciato estas tre grava.

    Vidu ankaŭ http://www.verdastacio.eu/eo/ se vi volas pli detalan helpon.

    Ne forgesu peti viajn amikojn voĉdoni ankaŭ – balotado fermas je la 6a de majo..

  5. Spirajn diras:

    Mi ne povas elŝuti la bildojn tial ke mi ne havas fejsbukon!! Mi preferas la guglo+-n… ĉu vi ne havas profilon ĉe guglo+??

Lasu respondon al liberajbestoj Nuligi respondon