Saluton. Ni estas junaj geesperantistoj el Brazilo kaj ni registris ĉi tiun sondosieron por informi vin pri malĝojiga novaĵo el nia lando.
La unua brazila naturprotekta kodo estis kreita en la jaro 1934. La federala dekreto estis verkita kun la helpo de pluraj naturistoj, kiuj plejparte tiam jam zorgis pri la konservo de la bazaj funkcioj de la naturaj ekosistemoj. Ili ankaŭ sciis pri la graveco konservi speciojn de la originala vegetaĵaro.
La 26-an de aprilo la parlamento aprobis leĝprojekton, kiu celas reformi la naturprotektan kodon. La dokumento estis sendita al la prezidentino Dilma Rousseff, por ke ŝi decidu aprobi ĝin aŭ ne.
Brazilo havas bonan median leĝaron, sed oni volas redakti ĝin laŭ la propraj interesoj de politikistoj kaj grandaj agrikulturistoj. Rimarkindas, ke Brazilo havas grandegan biodiversecon, kaj se la nova arbara kodo estos aprobita, granda parto de la vegetaĵaro, kiu situas apud riveroj povos laŭleĝe esti detruita.
Tial ni petas vian helpon! Manifestu vian opinion kaj petu, ke la prezidentino ne konsentu pri tiu ŝanĝo.
Por partopreni tiun agadon, oni povas ankaŭ ŝanĝi sian profilbildon ĉe Facebook. Por taŭgaj bildoj vizitu la profilon de Luana Mello kaj kontrolu ŝian fotalbumon nomatan “Veta Dilma”.
Ne forgesu malfermi la ligilon, kiu estas sube de ĝi. Se vi volos kontakti la prezindentinon, ŝia retadreso ankaŭ troviĝas tie.
Ni loĝas sur la sama planedo. Brazila media malekvilibro povas ankaŭ afekti vian regionon. Ni ĉiuj estas ligitaj! Tiu eble estas nia lasta ŝanco ŝanĝi tiun realon.