Veganaj jogurtoj


Ĉu vi scias, ke ekzistas veganaj jogurtoj? Ili estas faritaj el sojo. En la brazila regiono, kie mi loĝas, ili estas vendataj en superbazaroj, sed ne en ĉiuj kaj estas plikostaj ol jogurtoj el lakto. La plej bongustaj estas faritaj de firmao nomata “Batavo”. Kelkaj veganoj kontraŭas aĉeti produktojn de tiu firmao ĉar ĝi vendas ankaŭ laktaĵojn. Laŭ ili, konsumante ĝiajn produktojn ili daŭre subtenus la ekspluatadon de bovinoj. Mi ankoraŭ ne havas opinion pri tio. Ĉu oni aĉetu aŭ ne?

Du jogurtoj: unu gustas je pruno kaj la alia je frago.

3 comments on “Veganaj jogurtoj

  1. Diego Carelli diras:

    Tomo esse yogurt… Muito bom.

  2. Kvantumo diras:

    Malfacila demando!

    La fakto estas, ke eble se multaj personoj aĉetus la sojan jogurton, la firmao ekkonscius pri tio kaj investus pli multe kaj pri la produktado kaj pri la disvastigo de tia aparta jogurto.
    Verŝajne multaj homoj aĉetus la sojaĵon, sed ne ĉiam tiaj produktoj troveblas (ekzemple, ĉe mia urbo estas tre malfacile trovi sojajn jogurtojn).
    Ju pli disvastigo, des pli reklamado! Kaj eble, eĉ nur pro digestaj aŭ proteinaj aferoj, multaj laktomanĝantoj povus ekuzi la sojaĵojn.

    Tamen, la mia klare estas “us-argumento”! Ĉar estas multaj faktoroj, kiuj povas influi la aferon!

    • liberajbestoj diras:

      Tamen, se oni aĉetas ĝin de firmao kiu produktas laktaĵojn, tiu firmao povas investi pli da mono por produkti veganajn produktojn kaj tio malhelpas aliajn firmaojn (kiuj celas produkti nur veganajn) ekprodukti sojan jogurton, ĉar ekzistas jam tre riĉa firmao kun kiu estas malfacile konkuri. Mi vere ne scias kion fari…

      Rangel

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s