Intervjuo kun Heron kaj tagmanĝo de Onca

La 25-an de marto la ĉefaj anoj de Onca renkontiĝis  en jogo-centro por prepari veganan fazeolaĵon (tiu plado originale enhavas porkan viandon). La manĝo kostis 20 realojn kaj tiel Onca akiris monon, per kiu la grupo okazigos aliajn eventojn pri bestaj rajtoj. La oncaanoj esperis, ke pli da personoj ĉeestos la tagmanĝon, tamen ĝi estis fruktodona.  Post tagmanĝi oni ludigis muzikojn kaj naĝis en naĝejo.

Antaŭ du jaroj mi konis veganon (lia nomo estas Heron) en vegetarana foiro kaj ni babilis pri vegetarismo kaj fizikaj ekzercoj. Tiam, li ankaŭ rakontis al mi, ke li de kelkaj tagoj studas manĝmanieron, en kiu oni manĝas nur krudaĵojn. Al mi tio ne estis stranga ĉar mi jam sciis ion pri tiu temo. Hodiaŭ mi renkontis lin en la manĝejo kaj intervjuis lin demandante pri liaj spertoj rilate al veganismo kaj al la kruda dieto.  Li estas tre sperta pri fizikaj ekzercoj. Laŭ li oni ne bezonas uzi suplementojn por gajni muskolan mason. Se tiu estas via celo vi bezonas manĝi bone, dormi sufiĉe kaj ekzerciĝi intense. Li diris, ke kelkaj el liaj konatoj ne kredas, ke li estas samforta kiel ili ne manĝante bestdevenajn manĝaĵojn.

Frazo dirita de Heron: “Mi ne estas monstro, sed mi estas forta kiel la aliaj.” 🙂

La loko, kie okazis la tagmanĝo. Bela, ĉu ne? ^^

Se vi volas scii pli pri la kruda dieto , serĉu libron nomatan “La dieto 80/10/10” (anglalingve). La aŭtoro nomiĝas Dr. Douglas Graham kaj laŭ lia vidpunkto, la plej taŭgaj manĝaĵoj por la homa specio estas ĉefe fruktoj.

Spektu la intervjuon! 😀

(Bonvolu avizi nin se vi trovos iun eraron! Mi kaj Regis ne estas spertaj pri tradukarto xD)

Rezultoj de la unua sangoekzameno de Anna

Saluton, karaj legantoj. Mi (Anna) veganiĝis en la 4-a de aŭgusto, antaŭ sep monatoj kaj duono. Pasis jam sufiĉe da tempo, do mi volis kontroli ĉu mia sano estas bona. Lastalunde, la 12-an de marto, mi unuafoje trapasis sangoekzamenon. Mi kontroligis kvar substancojn: vitaminon B12, proteinon, kalcion kaj feron.

Jen la rezultoj:

Substanco                            Normo                               Mia rezulto

Vitamino B12                        193.0-982.0                            213

Proteino                                  66.0-83.0                                 67.7

Kalcio                                       2.20-2.65                                 2.45

Fero                                          10.7-32.2                                 16.41

-> Kalcio estas grava por la koaguliĝo de sango kaj por la kreskado kaj konservado de ostoj. Ĝi estas trovata en brasikoj, fazeolo, semoj de sezamo kaj migdaloj, ekzemple. Vitamino D estas produktata en nia haŭto, kiam oni estas eksponata al sunradioj, kaj favoras la ensorbon de kalcio.

-> Fero partoprenas la produktadon de sangoĉeloj kaj la transportadon de oksigeno al ĉiuj ĉeloj de la korpo. Ĝi estas trovata en nuksoj, kikero, fazeolo, kreso kaj brasiko, ekzemple.

-> Proteinoj estas tre gravaj ĉar havas plurajn funkciojn en la korpo. Ili estas konstruitaj per aminacidoj. Ĉiuj manĝaĵoj enhavas proteinon, sed iuj ne enhavas ĉiujn aminacidojn, kiujn oni bezonas. Do, oni devas atenti por liveri al la korpo ĉiujn necesajn aminacidojn, sed tio ne estas malfacila. Naŭ aminacidoj estas esencaj por homoj.

-> Vitamino B12 helpas ĉelojn kreski, krei sangoĉelojn, la nervsistemon funkcii kaj partoprenas la kreadon de nukleaj kaj grasaj acidoj. Ĝi estas produktata de bakterioj kaj estas la nura substanco kiu ne estas trovata je sufiĉa kvanto por la homa neceso en la vegetarana dieto. Tial, oni sugestas ke veganoj uzu suplementon.

Suplemento de Vitamino B12, kiu estas aĉetebla per la portugallingva retejo "Guia vegano".

Do, miaj rezultoj estas sufiĉe bonaj, kiel vi vidas. ^^ Kontroli sangon tre gravas, se oni estas vegana kaj vegetarana aŭ eĉ se ne estas. Zorgu pri via sano! =)

Veganaj jogurtoj

Ĉu vi scias, ke ekzistas veganaj jogurtoj? Ili estas faritaj el sojo. En la brazila regiono, kie mi loĝas, ili estas vendataj en superbazaroj, sed ne en ĉiuj kaj estas plikostaj ol jogurtoj el lakto. La plej bongustaj estas faritaj de firmao nomata “Batavo”. Kelkaj veganoj kontraŭas aĉeti produktojn de tiu firmao ĉar ĝi vendas ankaŭ laktaĵojn. Laŭ ili, konsumante ĝiajn produktojn ili daŭre subtenus la ekspluatadon de bovinoj. Mi ankoraŭ ne havas opinion pri tio. Ĉu oni aĉetu aŭ ne?

Du jogurtoj: unu gustas je pruno kaj la alia je frago.