Krokedoj el kikero


Recepto preparita de nia nova kunlaboranto, Andy! ^^

Ingrediencoj:
3 tasoj da bolkuirita kikero;
1 taso da raspita pano;
1 cepo;
2 ajleroj;
1 bolkuirita karoto;
1 kulereto da kumino;
2 kuleretoj da petroselo;
3 grandaj kuleroj da oleo.

Kiel fari:
Senŝeligu la cepon kaj la ajlerojn kaj miksu ilin kun la oleo kaj salo. Poste  kreu mason el la kikeroj kaj  aldonu la raspitan panon. Aldonu la ajlon kaj  la cepon, la karoton tre maldike tranĉitan, la petroselon kaj la kuminon. Miksu ĉion ĉi ĝis kreado de homogena kaj densa maso.
Kreu la formon de la krokedoj kaj jam eblas ilin manĝi, aŭ oni povas meti la pladon en fridujon kaj lasi ĝin tie dum duonhoro, kaj poste friti ilin, laŭplaĉe. Ek! La plado estas facile kuirebla, bongusta kaj tre nutra!
(Laŭ apartaj ŝatoj oni povas aldoni pliajn aliajn ingrediencojn al la maso. Ekzemple: olivoj, maizo, bolkuirita legomoj, kaj tiel plu.)

Krokedoj el kikero. Bonan apetiton!😀

2 comments on “Krokedoj el kikero

  1. Mateo diras:

    Sxajnas tre bongusta!! Gratulon!! Cxu vi kutime fritas, bakas, aux mangxas ilin krude?

    • liberajbestoj diras:

      La krokedojn mi manĝas “krude” ĉar ĉio jam estis antaŭkuirita kaj se oni fritas oni aldonas pli da graso kion mi ne multe ŝatas sed frititaj ili bongustegas ankaŭ! Dankon.

      Andy

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s