2) tiom da faruno kiom vi bezonos por fari la mason;
3) 150 gramoj da sukero;
4) salo;
5) 1 pakaĵeto da vanila sukero;
6) 100-150 gramojn da sekaj vinberoj;
7) iom da sunfloroleo;
8) sodo;
9) konfitaĵo aŭ aliaj saŭcoj laŭplaĉe.
Kiel fari:
Miksu la akvon, la salon, la sodon, ambaŭ la specojn de sukero kaj la sekajn vinberojn. Aldonu tiom da faruno kiom vi bezonos por fari la mason sufiĉe densan, sed samtempe fluan. Varmigu paton ŝmiritan per la sunfloroleo. Metu po unu supkulero de la miksaĵo por formi patkukojn.
Oni povas manĝi la patkukojn kun diversaj sauĉoj. Mi uzis konfitaĵojn – la abrikotan kaj la ĉerizan. Tre bongustas!
La patkukoj kun konfitaĵo. Ŝajnas bonguste, ĉu ne? ^^
Recepto preparita de nia nova kunlaboranto, Andy! ^^
Ingrediencoj:
3 tasoj da bolkuirita kikero;
1 taso da raspita pano;
1 cepo;
2 ajleroj;
1 bolkuirita karoto;
1 kulereto da kumino;
2 kuleretoj da petroselo;
3 grandaj kuleroj da oleo.
Kiel fari:
Senŝeligu la cepon kaj la ajlerojn kaj miksu ilin kun la oleo kaj salo. Poste kreu mason el la kikeroj kaj aldonu la raspitan panon. Aldonu la ajlon kaj la cepon, la karoton tre maldike tranĉitan, la petroselon kaj la kuminon. Miksu ĉion ĉi ĝis kreado de homogena kaj densa maso.
Kreu la formon de la krokedoj kaj jam eblas ilin manĝi, aŭ oni povas meti la pladon en fridujon kaj lasi ĝin tie dum duonhoro, kaj poste friti ilin, laŭplaĉe. Ek! La plado estas facile kuirebla, bongusta kaj tre nutra!
(Laŭ apartaj ŝatoj oni povas aldoni pliajn aliajn ingrediencojn al la maso. Ekzemple: olivoj, maizo, bolkuirita legomoj, kaj tiel plu.)
Kutime en mia urbo, Jalto, kiu troviĝas en la ekstrema sudo de Ukrainio, vintroj mildas: preskaŭ ĉiam estas suna vetero, plimalpli 10-15 celsiaj gradoj. Tamen dum ĉitiu tuta semajno vetero ŝanĝiĝis tiom, ke ŝajnis, ke ni loĝas en la ekstrema nordo de la lando: neĝo ekis lunde kaj ne haltis ĝis ĵaudo, la temperaturo ‘falis’ ĝis -7 celsiaj gradoj, kio estas katastrofo por nia subtropika klimato. Lernejoj ne funkciis, busoj veturis apenaŭ, suferegis senhejmaj homoj kaj bestoj. Ni (mi kaj mia universitata kolegino) pensis do pri la hundoj de la rifuĝejo, kiu troviĝas proksime de la montaro, kiel ili eltenas tiun veteron? Do, ni decidis iri tien sabate. Vendrede mi vokis estraraninon de Kovĉeg por demandi, ĉu ni povas veni. Ŝi diris, ke jes, ĉar estos tie nur unu virino dum la tuta tago kaj alia kovĉeganino restos nur parton de la tago, do, ni estas bonvenaj iri tien kaj helpi. Ni do kunportis kelkajn varmajn vestaĵojn kaj tukojn, kaze se la bestoj ege malvarmiĝus, kaj ekiris.
La neĝa rifuĝejo
Do, ni alvenis. Alvenante, ni aŭdis gajan bojadon de la hundaro 🙂 Ni estis enirigitaj de la kovĉeganino, ŝi salutis nin kaj diris, ke ni alvenis ĝustatempe por promenigi la hundojn. Ni demandis de ŝi kaj la de la alia virino kiu deĵoris tie dum la tuta tago, kiel la hundoj eltenis tiun veteron, ĉu ili ne malvarmiĝis, ĉu suferis. La deĵorantino respondis, ke ili tute ne suferis, ĉar la dometoj estas faritaj el materialoj, kiuj eltenus eĉ -40 celsiajn gradojn!
Mi kaj la unua hundo kiun ni ricevis por promeni 🙂
Do, post paroli iom , ni ekpromenigis la hundojn. Entute ni promenigis ĉirkaŭ dek hundojn, po unu, du aŭ po tri hundoj en unu fojo. La kovĉeganino klarigis al ni, ke la hundoj ne promenas ĉiutage, nur kelkfoje semajne aŭ eĉ pli malofte, do ili ŝategas promeni. Ni sentis tion tuj, ĉar la hundoj estis tre aktivaj, estis kurantaj surneĝe, gaje paŝantaj, kaj ni apenaŭ sukcesis teni ilin per promenigiloj. Speciale la unua hundo – Nataŝa- estas vere fortega, mi kaj la kolegino tenis ĝin per du promenigiloj, mi eĉ falis unufoje. xD Ĉiujfoje, kiam ni revenis por preni novajn hundojn, la kovĉeganino diris al ni la nomojn de la hundoj kaj rakontetis iliajn historiojn. Ekzemple, Ŝerĥan estas la plej maljuna hundo de la rifuĝejo, ĝi havas iun haŭtmalsanon, kaj ke antaŭ ol aperi en la rifuĝejo, ĝi tute ne havis hararon. Gaja trio de hundetoj – Mersi, Maŝka kaj Ĉernuŝka – aspektas vere bonege, la kovĉeganino diris, ke oni eĉ pensis ŝanĝi manĝmanieron por ili, ĉar ili estas iom diketaj xD Ili estis trovitaj ĉe la rifuĝejo, kiam ili estis etaj, verŝajne, iu lasis ilin tie, esperante, ke la rifuĝejo zorgos pri ili. Ankaŭ ni promenigis du hundetojn, unu el ili estas ido de la rifuĝeja hundo. Kelkaj hundoj havas malgajan historion, ekzemple, Narik (mallongigo de ‘narkoman’ – ‘drogemulo’) estis forprenita de drogemuloj,kiuj uzis ĝin por kolekti monon surstrate. Ankaŭ la kovĉeganino rakontis, ke preskaŭ ĉiuj hundoj estas sterilizitaj en la rifuĝejo.
Ŝerĥan - 'emerito' de la rifuĝejo
Ni bezonis pli ol du horojn por promenigi la dek hundojn. Poste jam vesperiĝis, ankaŭ ni iom malvarmiĝis, kaj ni decidis reveni hejmen. La kovĉeganino revenis kun ni, ŝi loĝas proksimume en la sama urboparto, kiel ni. Do, ni havis eblecon daŭrigi la paroladon pri la hundoj. Ni demandis, kiom da mono oni bezonas por nutri ĉiujn hundojn de la rifuĝejo. Ŝi diris, ke nuntempe estas 42 hundoj tie, kaj monate oni bezonas 7 aŭ 8 milojn da hrivnoj (ukraina mono). Tio estas sufiĉe granda monsumo, sed dank’al kontribuoj de la kovĉeganoj, de la volontuloj de la organizo, kaj simplaj urbanoj, kiuj ŝatas bestojn, oni sukcesas gajni tiun monon. Tamen, nuntempe estas pli malfacile, ĉar antaŭe la organizo rajtis kolekti monon sur la ĉefa strato, sed lastfoje iu viro plendis al la urboestraro, ke estas malpurege tie pro la hundoj sidantaj, kaj la urboestro malpermesis la organizon esti tie. Ŝi diris, ke ni devas kontraŭi tiun decidon iel, ĉar preterpasantoj donis monon, kiu helpis aĉeti manĝaĵojn, sterilizigi hundojn kaj katojn (la prezo por sterilizigi unu beston estas ek de 200 hrivnoj ĝis 400 hrivnoj).
La hundaro salutas nin 🙂
Ŝi ankaŭ diris, ke tiu tago estas vera volontula tago, ĉar krom ni, venis ankaŭ kelkaj aliaj volontuloj, kaj tiel ni sukcesis promenigi multajn hundojn 🙂 Ŝi dankis nin kaj invitis veni poste. ^^