Arkeo de Noa: la unua kunsido en 2012


En la 10-a de januaro okazis la unua ĉijara kunsido de la neregistara organizo Arkeo de Noa. Fakte, ĝi estis ankaŭ la unua kiun mi partoprenis ĉar antaŭe mi tute ne sciis pri la eventoj, kiujn la organizo planas okazigi. Nun mi ekinformiĝas pri ili kaj volas ofte partopreni la kunsidojn, precipe en mia universitata feriperiodo.

La renkontiĝo okazis kiel kutime, en konstruaĵo kiu lokiĝas centre de la urbo kaj ĉirkaŭ 20 homoj partoprenis ĝin (mi forgesis kalkuli). Jen du gravaj novaĵoj kiujn Anderson Damasceno informis al ni:

1) Nuntempe multe pli da homoj estas en  la organizo kompare kun 2010.

2) Ĉijare la urbodomo subtenos la organizon konstruante lokon, kie oni povos lasi senhejmajn bestojn dum periodo ĝis tiam, kiam oni trovos familion por ili. Tio sendube estos tre utila. Nuntempe anoj savprenas bestojn kaj kunportas ilin hejmen. Estas kelkaj kiuj havas pli ol 7 bestojn en siaj domoj.

Ĉiu volontulo povos partopreni grupon en kiu oni laboros pri nur unu temo. Ekzemple, se mi volas labori pri projektoj, mi devas aniĝi al la projekto-grupo. Estas aliaj taskoj kiel edukado, adoptoj, novaj volontuloj, savprenoj, eventoj ktp.

Ni ankaŭ debatis ĉu ni unuafoje kunportu al la adopto-foiro nur adoltajn hundojn. Estas facile rimarki, ke homoj ĝenerale preferas adopti junajn hundojn. Do se ni estos tie kun tiuj du hundaj grupoj, la hundetoj estos pliofte adoptitaj kaj la maljunaj restos ĉe ni. Tial estis decidite, ke nur la maljunaj hundoj ĉeestos en la venonta adopto-foiro, kiu okazos en la 21-a ĉimonate.

En la 22-a okazos protesto pri bestaj rajtoj en pluraj brazilaj urboj, do ni ankaŭ protestos ĉi tie. Eble ni ĉiuj tiam surhavos ruĝajn t-ĉemizojn ĉar tiu koloro memorigas homojn pri sango kaj sufero.

Fine de januaro okazos granda foiro nomata “Expobel”. Pli ol 40 mil homoj ĉiujare partoprenas ĝin kaj Arkeo de Noa starigos budon tie. Do ni pensas pri kio ni povus fari por gajni monon kaj samtempe disvastigi nian laboron. Oni pensis produkti tasojn kaj hundo-manĝilojn kaj vendi ilin tie. Sur ili estos skribita la nomo de nia organizo.

Parto de la partoprenintaro en la kunsidejo

Parto de la partoprenintaro en la kunsidejo

One comment on “Arkeo de Noa: la unua kunsido en 2012

  1. Roger Gotardi diras:

    Bela teksto.
    Via lingvonivelo kreskas pli kaj pli.

    Jen tamen kelkaj rimargigoj, boncele farataj:

    Unue, mi kredas, ke ĉiuj hundoj estas adultaj, ĉar

    *adulti

    (ntr)
    Rompi la geedzan fidelecon per seksa rilato kun alia persono: ne adultu [2]; se iu adultis kun la edzino de sia proksimulo, estu mortigitaj la adultinto kaj la adultintino [3]; kiu rigardas virinon, por deziri ŝin, jam adultis je ŝi en sia koro [4].

    Iama brazila poeto skribis: “Por exemplo os cachorros, que comem a própria mãe, sua irmã e suas tias”

    Due, ĉu ne estus “Pli ol 40 mil homoj ĉiujare* partoprenas ĝin”?

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s