Internacia recepto – ‘Trouxinhas’ (rolpasto aŭ pastokovertetoj)


‘Trouxinhas’, laŭ mi, estas brazila plado, ĉar Rangel, kiu estas brazilano, rakontis pri ĝi al mi (verdire, neniu scias ĝian veran originon). Tamen post kiam mia patrino kuiris ĝin ĉi tie, en Ukrainio, por novjara festo, ĝi fariĝis internacia. ^^ Koncerne la nomon de la plado, ‘trouxa’, kiel mi komprenis de la klarigo de Rangel, estas sako per kiu oni transportas bagaĝojn aŭ ion ajn. Kaj vere, la pastokovertetoj aspektas kiel saketoj.

Laŭ la recepto, kiun mi eksciis, la enhavo de la ‘trouxinhas’ povas esti diversa, oni povas meti ion ajn en la paston, kvazaŭ en la ‘trouxa’.

Mi priskribos la recepton, kiun mia patrino sekvis por prepari la pladon. =]

Do, jen la ingrediencoj:

1)  1 pakaĵo da antaŭpreparita pasto, kiun eblas aĉeti en iu ajn superbazaro;

2) o.5 kg da  fungoj (mia patrino uzis ŝampinjonojn);

3)  1 granda cepo (aŭ 2 mezgrandaj);

4)  1 granda terpomo;

5) iom da  sunfloroleo;

6) verdaĵoj(petroselo, aneto, ktp.), spicoj –  laŭplaĉe.

La kuirmaniero estas la jena:

Oni devas meti iom da oleo en la fritilon kaj rosti la tranĉitan cepon kaj la fungojn (ankaŭ tranĉitajn) tie. Post iom da tempo oni devas aldoni la tranĉitan terpomon en la saman ujon kaj rosti ĝis la ingrediencoj estos pretaj. Fine, oni aldonas verdaĵojn kaj spicojn laŭplaĉe.

Poste oni tranĉas la paston en egalajn partetojn kaj metas la enhavon en la paston, ĉiun parteton de la pasto kun la enhavo oni ‘fermas’, – oni faras kvazaŭ pastkovertetojn. La ‘kovertetojn’ oni metas en la fornon kaj bakas tie ĝis ili ruĝiĝos (proksimume dum 25 minutoj).

Mi tre ŝatas tiun pladon, ĝi estas tre bongusta, vegana, kaj facile farebla. ^^

Mia patrino faris ĝin ankaŭ por  la kristnaskfesto, kiun ni havas en Ukrainio la 7an de januaro. Nuntempe mi ĝuas la bonegan pladon.^^ Ĝuu ĝin ankaŭ vi. =]

La 'trouxinhas' (pastokovertetoj/ rolpasto)

One comment on “Internacia recepto – ‘Trouxinhas’ (rolpasto aŭ pastokovertetoj)

  1. Tamiris Ceolin diras:

    Hodiaŭ mi faris ”Trouxinhas” sed mi ne uzis fungon ĉar mi ne havis ĝin, kaj al la ingrediencoj mi aldonis 1 mezgrandan tomaton, 01 mezgrandan karoton, kaj 01 malgrandan verdan kapsikon, mi sekvis la saman kuirmanieron, kaj sukcesis! Ili estas tre bongustaj! Faru ĝin ankaŭ vi! =)

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s