Internacia tago de bestaj rajtoj


Hieraŭ estis la internacia tago de bestaj rajtoj kaj eventoj okazis en multaj brazilaj grandaj urboj kiel Porto Alegre, San Paŭlo kaj Rio de Ĵanejro kaj kompreneble en aliaj landoj. En mia urbo la neregistara organizo Arkeo de Noa  starigis budon apud la centra placo por akiri monon kaj per ĝi pagi helpemajn bestkuracistojn. Ili petas malgrandan kvanton da mono por kuraci la bestojn. Tie oni vendis vestaĵojn, ŝuojn, ludilojn kaj aliajn aĵojn, kiuj estis donacitaj de la urba popolo ekde la oka matene ĝis la kvara posttagmeze.

Ĉirkaŭ je la kvara kaj duono ĉiuj  kuniĝis proksime de arboj en la centra placo kaj Anderson klarigis, kiel ni devos agi dum la marŝado. Mi kaj mia koramikino faris kvar afiŝojn skribante frazojn de Charles Darwin kaj Jeremy Benthan en la portugala kaj en esperanto. Mi kaj Luana (ŝi estas nova amikino, kiu interesiĝas pri bestrajtoj) kunportis du el tiuj afiŝoj kaj la aliajn mi donis al tri knabinoj. Fajfiloj estis disdonitaj kaj ĉirkaŭ kvindek homoj laŭte parolis frazojn, kiuj temis pri paco inter homoj kaj bestoj. Ni marŝis ĝis la urbodomo kaj tie ĉiuj staris por aŭskulti legadon de Anderson pri la universala deklaro de bestrajtoj. Tiel ni celis atentigi la popolon kaj precipe la urbestron pri la graveco havi lokon por zorgi tiujn bestojn, kiujn volontaj organizoj savprenas.

Antaŭ ol ni ekmarŝi alvenis tre maldika hundo, kiu estis trovita proksime de la flughaveno. Antaŭ ol kompreni kio estis okazanta mi vidis plorantajn virinojn kaj tuj sciis mi, ke ĝia mastro intence lasis ĝin mallibera sen akvo nek manĝaĵoj. Ĝi certe mortus se volontulo ne savprenus ĝin kaj la mastro realigus sian celon. La hodiaŭa profito estis 2615 Realoj kaj kvin el la dek unu bestoj estis adoptitaj.

Oni kalkulis je helpo de knabinoj

"Jam estas adoptita!"

Protestantoj apud la urbodomo

2 comments on “Internacia tago de bestaj rajtoj

  1. mario righi diras:

    Saluton, Mi estas ANIMALISTO el Euxropo, landaro versxajna plencivilizita sed tio estas la granda eraro-Eble en aliaj partoj de la mondo masakroj de bestoj estas pli videblaj-por tio cxiuj opinias ke aliaj kontinentoj estas senkoraj …En Euxropo oni ne rajtas viziti busxejojn, vivisekciajn laboratoriojn ktp, male alilande ekstereuxropaj tio okazas sen problemoj-ankaux en Euxropo estas legxoj diversaj pri Bestoprotektado-ekzemple en Italio kaj Helenio oni ne rajtas mortigi aux donii al vivisecio sendomajn bestojn-en cxiuj aliaj landoj euxropaj, tio okazas. en Hispanio la Hundejoj (perreras) mortigas aux sendas per falsaj animalistoj la bestojn en Svislando kaj Germanio, kie trovigxas la polusoj de vivisekcio…cxiuj alian landok faras la samon. ili mortigas sendomajn bestojn post kelkaj tagoj de restado en hundejo aux sendas ilin al laboratorioj propralandaj. En Euxropo esas ankoraux festoj, ceremonioj, “sporta” fisxkapto kaj cxaso, tauxrbatalo en Francio, Portugalio, Hispanio….sed mangxi bestojn signifas masakri milionojn de senkulpaj estoj kiu estas ankoraux pli terura se tiu masakro konceras idojn: porkidoj, sxafidoj, bovidoj ktp
    mario righi

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s