Onca protestis kontraŭ aĉetado de bestoj

Sabate, en la 24-a de decembro, naŭ anoj el la bestprotekta grupo ONCA protestis ekde la 09:00 ĝis la 17:00 apud la besto-malsanulejo “Honjo”. Tie ĉiusabate okazas foiro en kiu oni vendas hundojn kaj katojn. Ni decidis protesti tie ĉar homoj kutimas aĉeti tiajn bestojn okaze de kristnasko. Post iliaj kreskadoj multaj estas abandonataj ĉar ili ne plu estas tre belaj do ankaŭ ne plu plaĉas al infanoj. Ĝi estas tradicia foiro de Kuritibo. Sciante tion mi pensis, ke la tuta kvartala loĝantaro ŝatas ĝin, sed tio malveras. Kvin homoj pasis malantaŭ ni kaj sin esprimis dirante tiajn frazojn:

– Gratulon pro la laboro! Ni apogas vin!

– Tiu foiro estas hontinda!

Komence la estro de la besto-malsanulejo babilis kun ni trankvile kaj bonhumore pri nia agado. Li diris, ke ĉiuj laborantoj bone traktas la bestojn kaj rajtas reprodukti ilin. Tiel li kompreneble ne konvinkis nin ĉar ni jam sciis, ke ne estas ĉiuj laborantoj kiuj rajtas reprodukti tiajn bestojn kaj ke tiu ago plenigas stratojn de Kuritibo per pli ol dek mil bestoj.

ONCA estis intervjuata de du radioj kaj la estro en sia intervjuo diris tion pri la protesto:

– Mi ŝatus, ke aŭtomobilo surveturu kaj mortigu ĉiujn!

Mi kaj la aliaj ege ĝojis, ke li diris tion radie. Tiel oni scios, ke li ne havas plibonan argumenton por kontraŭi nin. ^^

Klaku sur la ligilo por kontroli la retejon de ONCA: http://www.onca.net.br/

Honjo besto-malsanulejo

Mi kaj Kelly: Ne aĉetu, adoptu!

Ĉiuj sub forta suno xD

Vendistoj

Geesperantistoj kunfestis la 15-an de decembro en vegetarana restoracio

En la lasta dimanĉo geesperantistoj renkontiĝis en vegetarana restoracio en Kuritibo por kunfesti la 15-an de decembro. Ĉi-foje estis tridek tri partoprenantoj, pli ol en la pasinta jaro, kaj tio kaptis la atenton de multaj homoj. Mi ne intence manĝis ovaĵon, ĉar ĝi estis en plado kiu plejparte konsistis el rizo, do mi pensis ke en ĝi ne estas ovaĵo aŭ laktaĵo. Tial mi preferas manĝi nur en veganaj manĝejoj, ĉar oni povas manĝi ĉion. Laŭ mi estis bona tagmanĝo nur pro tio, ke geesperantistoj estis ĉe mi.

“Je la fino de la tagmanĝo, sinjorino venis al mi, kaj demandis min pri tio, kio estas nia grupo. Rita kaj mi klarigis al ŝi, ke ni estas esperantistoj. ‘Ho! Jes! Tion mi suspektis’, ŝi diris. Kaj ŝi aldonis, ke ŝi interesiĝas pri Esperanto, kaj ĝuste tiu nia aranĝo spronas ŝin eklerni. ‘Eble en la venonta fojo mi estos ĉe la tablo de esperantistoj’, ŝi diris!” – Ivan, partopreninto en la tagmanĝo.

La venonta Zamenhofa Festo estu des pli bona! 🙂

Giganta esperantista tablo

Internacia tago de bestaj rajtoj

Hieraŭ estis la internacia tago de bestaj rajtoj kaj eventoj okazis en multaj brazilaj grandaj urboj kiel Porto Alegre, San Paŭlo kaj Rio de Ĵanejro kaj kompreneble en aliaj landoj. En mia urbo la neregistara organizo Arkeo de Noa  starigis budon apud la centra placo por akiri monon kaj per ĝi pagi helpemajn bestkuracistojn. Ili petas malgrandan kvanton da mono por kuraci la bestojn. Tie oni vendis vestaĵojn, ŝuojn, ludilojn kaj aliajn aĵojn, kiuj estis donacitaj de la urba popolo ekde la oka matene ĝis la kvara posttagmeze.

Ĉirkaŭ je la kvara kaj duono ĉiuj  kuniĝis proksime de arboj en la centra placo kaj Anderson klarigis, kiel ni devos agi dum la marŝado. Mi kaj mia koramikino faris kvar afiŝojn skribante frazojn de Charles Darwin kaj Jeremy Benthan en la portugala kaj en esperanto. Mi kaj Luana (ŝi estas nova amikino, kiu interesiĝas pri bestrajtoj) kunportis du el tiuj afiŝoj kaj la aliajn mi donis al tri knabinoj. Fajfiloj estis disdonitaj kaj ĉirkaŭ kvindek homoj laŭte parolis frazojn, kiuj temis pri paco inter homoj kaj bestoj. Ni marŝis ĝis la urbodomo kaj tie ĉiuj staris por aŭskulti legadon de Anderson pri la universala deklaro de bestrajtoj. Tiel ni celis atentigi la popolon kaj precipe la urbestron pri la graveco havi lokon por zorgi tiujn bestojn, kiujn volontaj organizoj savprenas.

Antaŭ ol ni ekmarŝi alvenis tre maldika hundo, kiu estis trovita proksime de la flughaveno. Antaŭ ol kompreni kio estis okazanta mi vidis plorantajn virinojn kaj tuj sciis mi, ke ĝia mastro intence lasis ĝin mallibera sen akvo nek manĝaĵoj. Ĝi certe mortus se volontulo ne savprenus ĝin kaj la mastro realigus sian celon. La hodiaŭa profito estis 2615 Realoj kaj kvin el la dek unu bestoj estis adoptitaj.

Oni kalkulis je helpo de knabinoj

"Jam estas adoptita!"

Protestantoj apud la urbodomo

La bestprotekta grupo Onca aktivis denove

Sabate, en la 3-a de decembro la kuritiba bestprotekta grupo “Onca” aktivis en la urbocentro ĉe la enirejo de tradicia foiro. Tiu estas strategia loko, ĉar personoj enirante kaj legante la proksimajn afiŝojn povas informiĝi kaj rezigni manĝi kion ili intencis unue. Mi ĉeestis kaj petis de Lydvar, unu el la plej aktivaj anoj, ke li sciigu min pri la plej gravaj okazintaj novaĵoj. Jen ili:

1) Eksterurbanino, kiu iĝis vegetarana antaŭ kvar jaroj, konis la grupon kaj diris, ke ŝi ŝatus fari similan laboron al tiu de Onca en sia urbo, babilante rekte kun la publiko. Alia vegetaranino de kvar jaroj diris, ke la laboro de la grupo surprizas ŝin, kaj ke ŝi pensas iĝi vegana sed bezonas pliajn informojn.

2) Nekonatulo sciigis la grupon, ke kato estas de tri tagoj sur arbo en proksima placo kaj ne povas malsupreniri grunden. Emerson grimpis la arbon kaj atingis la branĉon, sur kiu estis la kato. Pro la alteco ne eblis sole savpreni ĝin do Ariane vokis fajrobrigadanon, kiu alvenis rapide kaj starigis ŝtuparon kaj uzis ŝnuron por helpi ilin. La kato estis adoptita de Ariane.

3) En la sama strato estis aliaj protestantoj, kiuj protestis pri sociaj temoj. Inter ili estis veganoj, kiuj poste vizitis la budon de la grupo.

4) Instruistino de biologio ŝatis la laboron faratan de la grupo kaj invitis la anojn prelegi en la lernejo kie ŝi laboras.

Jen la katino, kiun oni savprenis.

Mi kaj la kvar ĉeestintaj volontuloj. Everton forestis tiam kaj tial ne aperas sur tiu foto.

Spektu la savprenon de la katino:

Artikolo pri veganismo en ĵurnalo de mia urbo verkita de Cristiane Sabadin

La ĵurnalistino Cristiane Sabadin volis verki pri ekstremaj junuloj kaj afiŝis ĉe Facebook ĉu iu volus akcepti la inviton respondi intervjuon. Anderson vidis tiun afiŝon kaj diris, ke li kaj amiko akceptos. Ni respondis sep demandojn per retmesaĝo kaj ŝi verkis bonan tekston per niaj informoj.

Oni povas legi ĝin en la retpaĝo de la ĵurnalo: http://www.jornaldebeltrao.com.br/geral/plural/jovens-extremistas-e-voce-qual-e-o-seu-extremo-69382/

En la lastaj du tagoj multaj homoj diris al ni:

– Mi vidis vin en la ĵurnalo! Via foto estas amuza!
– Ĉu ne estas vi tiu junulo kiu estas vegetarano kaj aperis en la ĵurnalo?

Nun ni estas iomete famaj ĉi tie! xD