Nova veganino en Ukrainio


Artikolo verkita de Anna

Antaŭ tri monatoj iu esperantistino decidis rezigni uzi kaj manĝi bestdevenajn aĵojn – ŝi fariĝis vegana. Ŝia familio kaj eĉ kelkaj geamikoj tuj ekkontraŭis tion dirante, ke delonge jam (laŭ ili, ekde la momento kiam aperis homoj) ni ĉiam manĝis bestojn, kial ŝanĝiĝi, se niaj ŝaĝaj antaŭuloj faris tion kaj vivis bonege? Aliaj diris: “Bone, vi ne manĝu viandon, tamen kial ne manĝi laktaĵojn? Bovinoj suferos, se neniu melkos ilin!” La saman aferon oni diris pri mielo: “Abeloj produktas mielon por homoj, ĉar homoj nutras ilin.”

La patrino de la nova veganino diradis: “Ah, se vi ne manĝos ‘normale’, viaj dentoj falos, vi ege malsaniĝos kaj finfine vi iros malsanulejen kaj kuracistoj igos vin manĝi ‘normale’, kiel vi ĉiam manĝis. Do, tri monatoj pasis de tiu momento. Ĉu miaj dentoj falis? hehe, neniu el ili suferis ankoraŭ. Ĉu mi estas en malsanulejo? Tute ne, mi estas ĝoje verkanta ĉi tiun artikolon. Kaj pri la ĉiama manĝado de viando, lakto, mielo kaj tiel plu, mi respondus nun: “Jes, homoj faris tion antaŭe… tamen homoj (niaj ŝaĝaj antaŭuloj hehe) iam manĝis homojn… ĉu ni manĝu nun?” Kaj pro mia veganiĝo kaj ĉiama apogo mi volas danki mian amatan koramikon Rangel kaj mian bonegan amikon Regis. =]

6 comments on “Nova veganino en Ukrainio

  1. Kristjan diras:

    bonege, mi ankaux veganiĝis antaux tri monatoj kaj fartas pli bone ol antauxe🙂

  2. Saŝa diras:

    Belan blogon vi havas ĉi tie, dankegon Anna kaj skribu pli!🙂

    Fiere pri Jalto,

    Saŝa

  3. esperantisto diras:

    Mi esperas ke, almenaŭ, vi ne ekiros el tio al fanatikaĵoj kiel “manĝi nur krudaĵojn”, nur “fruktojn”, nur “ktp”……………………

  4. Anna Mikitin diras:

    Dankon pro ĉies komentoj xD

    Jees, fariĝu ni ĉiuj bonegaj veganoj =]

  5. Anna Mikitin diras:

    Kaj fakte, ne estas nur mia blogo, ĉiuj helpas.

    Origine, estas ideo de mia koramiko Rangel =]

    Mi, Rangel, Regis kaj kelkaj aliaj kunverkas ^^

  6. Muhammad NAEEM Javaid diras:

    Saluton kara Veganino,
    Vere de jarcentoj oni mangxas viandon sed eble vi pravas…..Oni devas savi la bestojn.Mi interkonsentas kun vi ke senviando oni povas vivi plisane kaj plipace,sed tio estas prahistoria tradicio kaj kutimo do oni devas multe labori en la afero.Mi mem pensas ne plumangxi viandon…..Dezirante al vi cxion bonan kaj
    senviandan vivon……..

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s