Bestprotekta organizo ‘Kovcxeg’ (‘Arkeo’) en Ukrainio


Unu el la plej grandaj problemoj de bestoprotektado estas senhejmaj bestoj – precipe senhejmaj katoj kaj hundoj, kiuj ĉiutage mortas surstrate pro malsato, malbona trakto de homoj aŭ eĉ pro mortigado lanĉita de lokaj urbregistaroj por malaperigi kompatindajn senhelpajn bestojn.

Tiu problemo estas vere granda en mia urbo, Jalto, Ukrainio, kie estas pluraj senhejmaj bestoj. Kiel  la plej efika solvo kaj alternativo al simpla senpensa mortigado, ĉi tie antaŭ kelkaj jaroj estis kreita socia unio ‘Kovĉeg’ (‘Arkeo’). Ĝi okupiĝas pri ĉio rilata al senhejmaj katoj kaj hundoj, kiel steriligado, nutrado kaj domserĉado por tiuj bestoj.

‘Kovĉeg’ estas libera organizo, kiu konsistas el ĉiamaj partoprenantoj, kiuj starigis la organizon kaj kunlaboras ĉiam. Iu ajn homo, kiu interesiĝas pri la problemo povas helpi la organizon laŭdezire kaj laŭpove. Ekzemple, ĉiam bezonatas helpo pri promenado de hundoj, pri organizado de bestoekspozicioj kaj aĉetado de manĝaĵoj kaj kuraciloj. Tiuj, kiuj  scipovas programadon, povas helpi pri la retejo de la organizo, ktp.

La ĉefaj taskoj de la organizo estas la jenaj :
1) kreado de la azilo por senhejmaj bestoj de la urbo;

2) realigado de steriligprogramo en nia urbo;

3) plialtigado de etika trakto de la bestoj per homoj;

4) unuiĝo de la homoj, kiuj interesiĝas pri la problemo.

‘Kovĉeg’ okupiĝas pri savado de senhejmaj kaj perditaj katoj, hundoj kaj iam birdoj. Volontuloj de la organizo ‘kolektas’ senhejmajn bestojn surstrate,  serĉas loĝejon por ili aŭ donas azilon; oni lavas la bestojn, senparazitigas kaj ekzamenas.  Se la bestoj estas malsanaj, oni portas ilin al bestmalsanulejojn. Por trovi novan loĝejon, oni uzas kelkajn metodojn en la organizo:

1) Volontuloj  de la organizo portas ilin al la bestvendejojn kaj deĵoras tie kun ili;

2) Ili metas informojn pri la trovitaj bestoj en la retejon kie homoj vizitantaj la retejon povas elekti beston, kiun ili ŝatas.

‘Kovĉeg’ estas tre aktiva organizo, kiu prezentas sin dum diversaj strikoj kontraŭ registara politiko pri senhejmaj bestoj.  Regule, dumjare ĝi starigas budojn, organizas foirojn, paradojn kaj festivalojn okaze de la tutmonda tago de bestorajtoj, dum internacia tago de katoj, dum kiuj homoj havas eblecon konatiĝi kun belegaj bestoj, scii pri iliaj problemoj.

La organizo sukcese funkcias jam de kelkaj jaroj kaj invitas homojn, kiuj intersiĝas kaj zorgas pri  la bestoj, kiuj ĉiutage bezonas nian helpon. Tiuj organizoj certe funkcias en pluraj urboj kaj se vi volas helpi, ne hezitu kaj kontribuu en la savadon de niaj bonegaj amikoj.🙂


This entry was posted in Kovĉeg.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s