Onca starigas budon surstrate por disvastigi veganismon


(Klaku ĉi tie por aŭskulti sondosieron)

La  unuan de oktobro en Kuritibo, Brazilo, la bestprotekta volonta grupo “Onca” starigis budon sur la strato Dek kvina de novembro. Ĝi faras tion unufoje monate. Tie, oni informis la interesatajn promenantojn pri kio oni povas fari por helpi bestojn, precipe tiujn, kiujn oni manĝas. Multaj personoj haltis kaj babilis kun la oncaanoj.

En Brazilo estas socio nomata SVB (Brazila vegetarana socio). La regiona kunordigisto Ricardo Laurino ĉeestis  kaj subtenis la grupon. Antaŭ ĉirkaŭ du semajnoj okazis kongreso en Kuritibo pri bestrajtoj, kaj tie oni disdonis flugfoliojn pri vegetarana nutrado. Onca partoprenis ĝin kaj profitis la okazon por preni ilin, kiuj estis disdonataj dum la lasta dimanĉo. Tia informo gravas ĉar multaj personoj demandas pri ĝi. Ekzemple, kiu manĝaĵo enhavas feron? Kiu manĝaĵo enhavas proteinojn? Ĉion pri tiu temo oni informis per tiuj flugfolioj.

Onca unuafoje farigis proprajn mansakojn, kiuj helpos nin disvastigi la grupon. Pro forta pluvo, je la 17:30 la grupo ĉesigis la agadon.
Pliaj informoj pri ĝi troviĝas jene, ĉe la portugallingva oficiala retejo.
Se vi volas rigardi aliajn fotojn, kontrolu ĉi tiun fejsbukpaĝon.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s