La kanada neŭro-sciencisto Philip Low distingiĝis en scienca raporto post prezenti projekton kune kun la 70-jaraĝa fizikisto Stephen Hawking. Low volas helpi Hawking-n, kiu de kvardek jaroj estas tute paralizita pro degeneriga malsano, komunikiĝi per la menso. La rezultoj de la esploro estis malkaŝitaj en konferenco en Cambridge tamen la ĉefa celo de la renkontiĝo estis alia. En ĝi neŭro-sciencistoj el diversaj partoj de la mondo subskribis manifeston en kiu oni asertas, ke ĉiuj mamuloj, birdoj kaj aliaj bestoj inkluzive polpoj estas konsciaj.
Low estas esploristo de la Universitato Stanford kaj de MIT (Massachusetts Instituto de Teknologio), kiuj ambaŭ lokiĝas en Usono. Laŭ li kaj pliaj dudek kvin esploristoj, la cerbaj strukturoj, kiuj estigas la konscion en homoj ankaŭ ekzistas en bestoj. “La cerbaj regionoj, kiuj distingas la homojn de aliaj bestoj ne estas la samaj kiuj estigas la konscion”, diris Low.
Esploroj pri besta konduto jam asertas, ke diversaj bestoj iugrade konscias. Kion la neŭroscienco pensas pri tio?
Ni malkovris, ke la strukturoj kiuj distingas homojn de aliaj bestoj, kiel la cerba kortekso, ne respondecas pri la elmontriĝo de konscio. Resume, se la cetero de la cerbo respondecas pri la konscio kaj tiuj strukturoj estas similaj inter homoj kaj aliaj bestoj, kiel mamuloj kaj birdoj oni konkludas, ke tiuj bestoj ankaŭ konscias.
Kiuj bestoj konscias?
Oni scias, ke ĉiuj mamuloj, ĉiuj birdoj kaj multaj aliaj bestoj kiel polpo havas nervajn strukturojn kiuj estigas konscion. Tio signifas, ke tiuj bestoj kapablas suferi. Tio estas nekonvena vero: ĉiam estis facile aserti, ke bestoj ne konscias. Ekde nun estas grupo de respektataj neŭrosciencistoj kiuj studas la konscio-fenomenon, la bestan konduton, la neŭronaron, la anatomion kaj la genetikon de la cerbo. Ne plu eblas diri, ke oni ne scias.
Ĉu eblas mezuri la similecon inter la konscio de mamuloj, birdoj kaj homoj?
Pri tio ni konkludis nenion en la manifesto. Ni scias, ke estas malsamaj tipoj de konscio. Tamen ni povas diri, ke la kapablo senti doloron kaj plezuron inter homoj kaj mamuloj estas tre simila.
Je kia besta konduto baziĝas la ideo, ke ili konscias?
Kiam hundo timas, sentas doloron aŭ ĝojas vidante sian mastron estas aktivigataj en sia cerbo strukturoj similaj al tiuj, kiuj estas aktivataj en homoj kiam oni elmontras timon, doloron aŭ plezuron. Tre grava konduto estas antaŭspegula sinrekono. El la bestoj kiuj sukcesas fari tion krom homoj estas delfenoj, ĉimpanzoj, etaj ĉimpanzoj, hundoj kaj specio de birdo nomata Pica pica (korvedo).
Kion bonan oni povus profiti, kompreninte pri la besta konscio?
Estas iom da ironio je tio. Oni elspezas multe da mono provante trovi inteligentajn vivaĵojn for de la planedo Tero dum ni estas ĉirkaŭataj de inteligenta konscio ĉi tie mem. Se oni konsideras, ke polpo havas 500 milionojn da neŭronoj (homoj havas 100 miliardojn) kaj kapablas konscii, ni pli proksime kapablos produkti sintezan konscion ol ni pensas. Estas pli facile produkti modelon kun 500 milionoj da neŭronoj ol kun 100 miliardoj. Do, produkti sintezajn modelojn povos esti pli facile ekde nun.
Kion ambicias la manifesto? Ĉu la neŭrosciencistoj fariĝis aktivuloj pri la bestrajta movado?
Tiu estas malsimpla demando. Nia tasko kiel sciencistoj ne estas diri, kion la socio devas fari sed publikigi kion ni malkovras. La socio ekdiskutos pri kio okazas kaj povos decidi formuli novajn leĝojn, realigi novajn esplorojn por kompreni la bestan konscion aŭ protekti ilin iamaniere. Nia tasko estas publikigi la datumojn.
Ĉu la konkludoj de la manifesto iel influis vian konduton?
Mi pensas, ke mi fariĝos vegetarano. Ne eblas ne esti kortuŝita de tiu nova scio pri la bestoj speciale pro iliaj suferspertoj. Estos malfacile ĉar mi tre ŝatas fromaĝon.
Kio povas sanĝiĝi pro la influo de tiu malkovro?
La datumoj estas konfuzigaj sed tre gravaj. Mi opinias, ke post longa tempo la socio dependos malpli de bestoj. Estos plibone por ĉiuj. Lasu min doni ekzemplon. La mondo elspezas dudek miliardojn jare mortigante cent milionojn da vertebruloj en medicinaj esploroj. La ŝanco de iu kuracilo el tiuj esploroj esti testita je homoj (apenaŭ esti testita, eble ĝi ne funkcios) estas 6%. Tiu ŝanco estas malbonega. La unua paŝo estas disvolvi neinvadajn metodojn. Mi opinias, ke ne necesas mortigi por studi la vivon. Mi pensas, ke oni bezonas uzi sian propran kreemon kaj disvolvi pli bonajn teknologiojn por respekti la vivon de aliaj bestoj. Oni bezonas meti la teknologion en pozicion en kiu ĝi servos al niaj idealoj anstataŭ konkuri kun ili.
Fonto (portugallingva)

Laŭ la esploroj polpoj estas konsciaj bestoj.
Se vi trovis eraron aŭ havas proponon pri traduko ne hezitu sciigi nin pri tio. ^^