Saluton karaj ^^ Mi estas Anna Mikitin, unu el la gekunverkantoj de ĉitiu blogo
Mi estas dudekjara studentino el Ukrainio, nuntempe studas en la kvara jaro, kaj mia fako estas angla kaj franca lingvoj kaj literaturo.
Antaŭ iom pli ol unu jaro mi eksciis pri esperanto, sekvis 3-monatan kurson kaj feliĉe, eklernis ĝin ^^ Poste, mi kelkfoje vojaĝis per esperanto, partoprenis novjaran renkontiĝon en Germanio, kelkajn ukrainajn aranĝojn, Internacian Junularan kongreson de esperantistoj, estis volontulino en Francio pri esperanto asocio. Do, mi estas sufiĉe nova esperantistino, tamen uzante ĝin cxiutage, ŝajnas, ke parolas ĉitiun lingvon jam delonge
Koncerne mian veganiĝon, antaŭ kelkaj semajnoj mi afiŝis en la blogo pri 3 monata datreveno ek de mi fariĝis vegana, do, mi estas ankaŭ novulino en vegana mondo kaj havas ne tiom riĉan sperton, mi lernas pri la ideo de veganismo ĉiutage dank’al miaj veganaj amikoj, mia koramiko, dank’al eventoj kiujn mi partoprenas kaj kiujn ni afiŝas ĉitie
Ambaŭ la movadoj samgravas por mi, kaj laaŭ mi, ili estas kunligitaj, ĉar ambaŭ ili celas saman ideon – pacon en la mondo, egalecon inter ĉiuj, inkluzive la temon de la lingva egaleco, rajtegaleco inter ĉiuj vivantoj. Mi tre ŝatas frazon de Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio – “Vivu kaj lasu vivi”.
Saluton! Mi estas Rangel, loĝas en Brazilo kaj mia fako estas biologiaj sciencoj. Mi ĉesis manĝi viandon en 08/10/2008 kaj veganiĝis en 26/11/2008, kaj ekde tiam mi estas aktiva disvastiganto kaj volontulo en protestoj pri veganismo kaj bestaj rajtoj. Esperanton mi konis per mia plej aĝa frato en 2002 kaj ekde tiam mi multfoje eklernis ĝin kaj haltis studi. Finfine en julio de la pasinta jaro mi serioze eklernis kaj jam povas paroli sufiĉe bone. Do, mi estas nova esperantisto, kiu partoprenis nur unu kongreson, la lastan TAKE, julie en San Paŭlo. Pensante pri esperanto kaj veganismo, mi havis ideon krei blogon kaj tiel kunigi kaj disvastigi ambaŭ temojn. Do, mi invitis Regis kaj Anna-n (kiun mi konis per esperanto) kunlabori. Tiu ĉi laboro estas grava por ni, ĉar verkante pri veganismo ni tri lernas esperanton kaj interŝanĝas informojn inter ni. Miaj ŝatokupoj estas ludi videoludojn kun miaj amikoj, bicikli kaj kuri en parkoj, kaj fari gimnastikajn ekzercojn. :)
Saluton! Mi estas Regis. Se vi ne rimarkis, mi kaj Rangel estas ĝemelaj fratoj do ni ŝatas similajn aferojn. ^^
Mi ankaŭ loĝas en Brazilo sed en malgranda urbo kiu nomiĝas Francisco Beltrão, en la ŝtato Paraná kaj studas median inĝenieron. Post spekti la dokumentarion “Teranoj” mi informiĝis pri kiel la plej granda parto de la homaro traktas diversajn bestajn speciojn, kaj tio tute ne plaĉis al mi. Por ne apogi tion kaj ne plu aparteni tiun parton de la homaro, mi vegetaraniĝis en 06/10/2008 kaj veganiĝis en 26 /11 de la sama jaro. Mi konis esperanton en 2002 per mia plej aĝa frato kaj ekde tiam komencis lerni ĝin sed multfoje haltis la studadon pro diversaj negravaj kialoj. En julio 2010 Rangel diris, ke li denove ekstudos Esperanton kaj invitis min fari la samon. Do mi denove lernis la bazajn regulojn per la interreto kaj sekvis oktagan kurson en Kuritibo en januaro 2011. Post tio mi kaj Rangel opiniis, ke ni ne plu rezignos studi la lingvon kaj finfine vere lernos ĝin. Ĝuste tio okazis. Verkante tekstojn en tiu ĉi blogo mi plibonigas mian lingvo-regon kaj disvastigas la veganan vivmanieron.



Gratulon al vi ĉiuj! Sukceson al via blogo!
Interesa blogo. Mi jam pensis eĝi veganiston, sed mi pensis: Kiel mi povas eniĝi veganiston? Kie mi loĜas estas malfacila manĝi ion kiu ne estas el bestoj, por tio, mi pensas nur ne manĝi viandon, ĉar veganiston estas pli malfacila.
Kara Marcionilo,
Post kelka tempo, oni rimarkas ke igxi kaj dauxri vegano ne estas tiom malfacila kiom ni kutime pensas (antaux igxi). Sed kompreneble estas kelkaj malfacilajxoj! Vi povas komenci la aferon iom post iom, pli kaj pli, kaj cele al veganismo mem! Vi nur bezonas ne halti, por ke la afero dauxrigxu!