Lastatempe estis tro da kruelaĵoj kontraŭ bestoj (ĝenerale kontraŭ hundoj kaj katoj) en Brazilo. Do, protestemuloj el diversaj urboj organizis proteston, kiu ĉefe okazis en brazilaj urboj, sed ankaŭ en nebrazilaj (ekzemple Novjorko) en la lasta dimanĉo.
Ĉi tie oni renkontiĝis je la deka matene en placo kaj je la deka kaj duono ekprotestis paŝante, kriante kaj fajfante surstrate kaj tiel preterpasis la urbodomon. Oni celas, ke punoj pro kontraŭbestaj krimoj estu pli gravaj.
Jen la oficiala portugallingva retejo pri tiu iniciato: http://www.crueldadenuncamais.com.br
Filmetoj pri la protesto:

