Unuokula maljuna hundo estis savprenita

Ano el la neregistara organizo Arkeo de Noa trovis tre vunditan hundon kaj ĉifoje la situacio estis pli malbona. Neniu scias kiel tio okazis, sed ĝi havas nur unu okulon. Eble alia hundo mordis kaj forprenis ĝian dekstran okulon, sed multaj homoj opinias, ke tio estis homfarita. Kiam Anderson Damasceno kunportis ĝin ĉi tien ĝi estis ankaŭ tre malbonodora kaj dormema pro malforteco.

Perseŭ (mia kunloĝanto) nomis ĝin “Aldo”. Mi fotis ĝin dufoje por montri al niaj legantoj ĝian vizaĝon. Tiam la bestokuracisto tuj faris ĉion eblan por mildigi ĝian doloron kaj kuraci tie, kie estis ĝia okulo. Espereble tiu periodo daŭros ne longe kaj ĝi baldaŭ estos sufiĉe sana kaj forta por ludi kun la aliaj hundoj. Mi jam rimarkas, ke ĝia sano pliboniĝas. Neniu ankoraŭ volis adopti ĝin kaj mi pensas, ke tio estos malfacile, ĉar ĝi jam estas tre maljuna.

Kiam ĝi estos tute sana mi fotos ĝin denove por ke ni povu kompari la fotojn.

Jen ĝiaj nuntempaj fotoj:

Nova veganino en Ukrainio

Artikolo verkita de Anna

Antaŭ tri monatoj iu esperantistino decidis rezigni uzi kaj manĝi bestdevenajn aĵojn – ŝi fariĝis vegana. Ŝia familio kaj eĉ kelkaj geamikoj tuj ekkontraŭis tion dirante, ke delonge jam (laŭ ili, ekde la momento kiam aperis homoj) ni ĉiam manĝis bestojn, kial ŝanĝiĝi, se niaj ŝaĝaj antaŭuloj faris tion kaj vivis bonege? Aliaj diris: “Bone, vi ne manĝu viandon, tamen kial ne manĝi laktaĵojn? Bovinoj suferos, se neniu melkos ilin!” La saman aferon oni diris pri mielo: “Abeloj produktas mielon por homoj, ĉar homoj nutras ilin.”

La patrino de la nova veganino diradis: “Ah, se vi ne manĝos ‘normale’, viaj dentoj falos, vi ege malsaniĝos kaj finfine vi iros malsanulejen kaj kuracistoj igos vin manĝi ‘normale’, kiel vi ĉiam manĝis. Do, tri monatoj pasis de tiu momento. Ĉu miaj dentoj falis? hehe, neniu el ili suferis ankoraŭ. Ĉu mi estas en malsanulejo? Tute ne, mi estas ĝoje verkanta ĉi tiun artikolon. Kaj pri la ĉiama manĝado de viando, lakto, mielo kaj tiel plu, mi respondus nun: “Jes, homoj faris tion antaŭe… tamen homoj (niaj ŝaĝaj antaŭuloj hehe) iam manĝis homojn… ĉu ni manĝu nun?” Kaj pro mia veganiĝo kaj ĉiama apogo mi volas danki mian amatan koramikon Rangel kaj mian bonegan amikon Regis. =]

Birdo konstruis neston sur folio

Hieraŭ mi kaj miaj gekolegoj estis en koridoro irantaj al klasĉambro en la universitato, kaj iu el ni rimarkis, ke birdo konstruis surfolian neston. Ĉiuj miris kaj timis, ĉar tiam la vetero estis pluva, kaj se forte ekpluvus eble la nesto estus detruita. Mi tiam ŝerce diris al amikino, ke mi ĵetu ŝtonon al la nesto. Ŝi maltrankviliĝis. Homoj ordinare ŝatas bestojn. Dum la lekcioj forte ekpluvis, sed mi forgesis kontroli la neston poste.