Unuasemajnaj spertoj

Saluton! Ni finfine sekvas oftan trejniĝon en gimnastikejo. Tion ni prokrastis fari dum unu jaro kaj duono. La trejniĝo konsistas el kvin tagoj semajne kaj ĝi servas por adapti la korpon al ekzerciĝo. Ĝi daŭras ĉirkaŭ unu horon tage. La trejnadoj de brakoj kaj gamboj alternas, tio estas, en unu tago ni trejnas la brakojn, ŝultrojn kaj bruston kaj en la sekvanta la gambojn. Pri la unua semajno:

Lunde: brakojn, bruston, ŝultrojn (facile!)

Marde: Gambojn (iom malfacile)

Merkrede:  brakojn, bruston, ŝultrojn (sufiĉe facile)

Ĵaŭde: gambojn (malfacilege!)

Vendrede: brakojn, bruston, ŝultrojn (sufiĉe facile, kvankam ni levis pli da pezaĵoj ol merkrede! :D)

Niaj gamboj doloris multe pli ol la brakoj, verŝajne ĉar la brakojn ni kutimis trejni iom kaj la gambojn preskaŭ neniom. Pro la intensa doloro ni preskaŭ rezignis pri la ĵaŭda gamba trejnado. Por kuraĝi iri al la gimnastikejo ni bezonis spekti la jenan filmeton:

Robert Cheeke estas (laŭ nia scio) unu el la pioniroj pri vegana muskolkreskigado. En la venonta afiŝo ni pritraktos nian nutradon. ^^

La unua semajno finiĝis tamen lunde ĉio rekomenciĝos. Bonvolu sendi al ni kuraĝon! :D

Unua trejniĝo

Saluton, karaj legantoj! Post 4 monatoj ni reaperis. :D Ni ree engaĝiĝas en la vegana movado danke al kelkaj novaĵoj, kiujn vi scios baldaŭ. Unu el niaj nuntempaj celoj estas montri, inspirate de Rawsome living, ke veganoj povas esti fortaj. Plifortiĝado postulas bonan nutradon,  sufiĉan dormon kaj seriozan trejniĝon. Ni espereble iom post iom adaptiĝos al tiu ĉi nova vivstilo. Ni intencas afiŝi laŭeble filmetojn pri niaj progresoj.  Jen la unua!

La aboliciisma metodo – Gary Francione

Saluton, karaj legantoj de la retlogo Liberaj Bestoj!

Komence mi volas pardonpeti, ke mi longe prokrastis verki novan tekston.

Lastatempe mi okupiĝis pri aliaj aferoj kaj malmulte atentis pri ĉi tiu retpaĝo tamen mi ĝojegas anonci, ke eĉ dum tiom da tempo sen novaj afiŝoj mia retlogo estis sufiĉe ofte alirata! :D

Hodiaŭ mi estis kontrolanta mian vizaĝlibran paĝon kaj vidis, ke vegana brazila esperantisto menciis la tradukaĵon esperantlingvan de la aboliciisma metodo de Gary Francione. En la jaro 2010 krom legi pri tiu metodo mi spektis videoĵojn en la portugala ĉe la retejo de Gary por prepari prezenton pri bestaj rajtoj prezentotan en universitato, kie mi studas, kaj taksis ilin tre interesaj kaj informriĉaj. 

Iom pri la aŭtoro:

Gary Lawrence Francione naskiĝis en Usono en 1954 kaj estas konata pro sia teorio pri bestaj rajtoj. Li estis la unua studento kiu lekciis tiun temon en usona jura fakultato.

La ĉefaj eroj de lia teorio estas:

1) Bestoj kiel homa posedaĵo.

2) Malsimilecoj inter bestorajta kaj bestobonfarta metodoj.

3) Sentkapablo super aliaj bestaj trajtoj laŭ gravecogrado.

Li argumentas, ke la bestaro postulas nur unu rajton: ne esti konsiderata posedaĵo de homoj. Krome, la plej efika maniero realigi tion estas adopti veganan konduton.

Image

Por legi la esperantigitan version klaku ĉi tie:

Lia oficiala retejo estas: http://www.abolitionistapproach.com/


Deklaracio de Kembriĝo pri Konscio

Je la 7a de Julio 2012, eminenta internacia grupo de kogna-nervosciencistoj, nervofarmakologoj, nervofiziologiistoj, nervoanatomoj kaj komput-nervosciencistoj kuniĝis en la Universitato de Kembriĝo por reaserti la nervobiologiajn substratojn de konscia sperto kaj rilatajn sintenojn ĉe homo kaj aliaj ne-homaj bestoj. Dum kompara esploro pri tia temo estas evidente malfaciligata pro la malkapablo de ne-homaj bestoj, kaj ofte homoj, klare kaj rekte komuniki pri sia interna stato, eblas aserti la sekvantajn observojn eksplicite :

- La kampo pri esploro de Konscio rapide evoluas. Oni disvolvis abundajn novajn teknikojn kaj strategiojn pri homa kaj ne-homa besta esploro. Sekve, pliaj donitaĵoj rekte disponiĝas kaj postulas periodan retaksadon de pasintaj asertitaj antaŭjuĝoj en tiu kampo. Studoj pri ne-homaj bestoj priskribas, ke similaj cerbaj cirkvitoj, kiuj interrilatas kun konsciaj spertoj kaj perceptoj, povas esti faciligataj aŭ malhelpataj, por aserti, ĉu oni bezonas ilin kadre de la eksperimento. Plie, ĉe homoj, novaj ne-entrudiĝaj teknikoj rekte disponas por esplori la interrilatojn kun konscio.

- La nervaj substratoj de emocioj ne aperas limigitaj en la korteksa strukturo. Fakte, subkorteksaj nervaj retoj ekscititaj dum emociaj statoj ĉe la homo ankaŭ estas gravegaj por estigi emociajn kondutojn ĉe aliaj bestoj. Artefarita ekscito de la samaj cerbaj regionoj estigas similajn kondutojn kaj emociajn statojn kaj ĉe la homo kaj ĉe alia ne-homa besto. Ĉie en la cerbo, kie oni klarigas per instinktaj emociaj kondutoj ĉe ne-homaj bestoj, tie plimulto el la sekvaj kondutoj kongruas kun spertaj emociaj statoj, inkluzive de tiuj internaj statoj pri rekompenco kaj puno. Profundaj cerbaj stimuloj de tiuj sistemoj ĉe la homo povas ankaŭ estigi similajn emociajn statojn. Sistemoj asociitaj kun emocioj koncentriĝas en subkorteksaj regionoj, kie abundas nervaj similecoj. Junaj homoj kaj ne-homaj bestoj sen novkortekso konservas tiujn cerbo-mensajn funkciojn. Plie, nervaj retoj estigante kondutajn aŭ elektro-korpajn statojn por vigleco, dormo aŭ decido, ŝajne aperis en la speci-evoluo frue dum la filuma disiĝo el nevertebruloj, kio evidentas ĉe insektoj kaj cefalopodaj moluskoj (ekz. polpo).

- Birdoj ŝajne prezentas en siaj kondutoj, nervofunkcioj kaj nervologio, imponan kazon pri paralela evoluo de konscio. Oni okulfrape observis kvazaŭ-homajn konsciajn nivelojn ĉe la afrika griza papago. Mamulaj kaj birdaj emociaj interrilatoj kaj konaj retetoj aperas kiel multe pli similaj, ol antaŭe konceptite. Plie, oni malkovris kiel iuj birdaj specioj spertas nervan dorman skemon similan al tiu de mamuloj, inkluzive ROM-an (Rapid-Okul-Movan) dormoskemon, kaj kiel montrite ĉe kastanoto, nervofunkciajn skemojn, kiujn oni konsideris kiel necesigantajn mamulan novkortekson. Specife, pigoj montras rimarkindajn similojn al homoj kaj aliaj homedoj, delfenoj kaj elefantoj, pri mem-rekono en spegulo.

- Ĉe la homo, la efiko de kelkaj halucinogenoj aperas kiel ligitaj al la konfuzigo de kortikaj ira (feedforward) kaj retroa (feedback) procesadoj. Farmakologiaj intervenoj ĉe ne-homaj bestoj per produktoj, kies efiko ĉe homa konscia konduto estas konata, povas simile misfunkciigi konduton ĉe ne-homaj bestoj. Ĉe homo, indikaĵoj sugestas, ke vigleco estas kunligata al kortika aktivado, kiu ne ekskludas eblajn kontribuojn de sub-kortikaj aŭ inici-kortikaj procesadoj, kiel pri vida vigleco. Indikaĵoj, ke emociaj sentoj ĉe homoj kaj ne-homaj bestoj devenas de similaj subkortikaj cerbaj retoj, liveras plej definitivan pruvaĵon de ia praa emocia eco evolue kunposedata.

- Ni deklaras la sekvontan : “Manko de novkortekso aperas kiel nemalhelpa al organismo pri sperto de emociaj statoj. Konverĝaj pruvoj indikas, ke ne-homaj bestoj havas nervoanatomajn, nervoĥemiajn kaj nervofiziologiajn substratojn de konsciaj statoj, kune kun kapablo montri intencajn kondutojn. Sekve, la graveco de tiuj pruvoj indikas, ke ne sole homoj posedas la nervologiajn substratojn, kiuj estigas konscion. Ne-homaj bestoj, inkluzive ĉiuj mamuloj kaj birdoj, kaj multaj aliaj estuloj inkluzive polpo, ankaŭ posedas tiujn nervologiajn substratojn.”

Fonto: SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda)

Teksto tradukita de la vegetara sekcio de SAT, vizitebla ĉe satesperanto.org

“Ne plu eblas diri, ke oni ne scias.”

La kanada neŭro-sciencisto Philip Low distingiĝis en scienca raporto post prezenti projekton kune kun la 70-jaraĝa fizikisto Stephen Hawking. Low volas helpi Hawking-n, kiu de kvardek jaroj estas tute paralizita pro degeneriga malsano, komunikiĝi per la menso. La rezultoj de la esploro estis malkaŝitaj en konferenco en Cambridge tamen la ĉefa celo de la renkontiĝo estis alia. En ĝi neŭro-sciencistoj el diversaj partoj de la mondo subskribis manifeston en kiu oni asertas, ke ĉiuj mamuloj, birdoj kaj aliaj bestoj inkluzive polpoj estas konsciaj.

Low estas esploristo de la Universitato Stanford kaj de MIT (Massachusetts Instituto de Teknologio), kiuj ambaŭ lokiĝas en Usono. Laŭ li kaj pliaj dudek kvin esploristoj, la cerbaj strukturoj, kiuj estigas la konscion en homoj ankaŭ ekzistas en bestoj. “La cerbaj regionoj, kiuj distingas la homojn de aliaj bestoj ne estas la samaj kiuj estigas la konscion”, diris Low.

Esploroj pri besta konduto jam asertas, ke diversaj bestoj iugrade konscias. Kion la neŭroscienco pensas pri tio?

Ni malkovris, ke la strukturoj kiuj distingas homojn de aliaj bestoj, kiel la cerba kortekso, ne respondecas pri la elmontriĝo de konscio. Resume, se la cetero de la cerbo respondecas pri la konscio kaj tiuj strukturoj estas similaj inter homoj kaj aliaj bestoj, kiel mamuloj kaj birdoj oni konkludas, ke tiuj bestoj ankaŭ konscias.

Kiuj bestoj konscias?

Oni scias, ke ĉiuj mamuloj, ĉiuj birdoj kaj multaj aliaj bestoj kiel polpo havas nervajn strukturojn kiuj estigas konscion. Tio signifas, ke tiuj bestoj kapablas suferi. Tio estas nekonvena vero: ĉiam estis facile aserti, ke bestoj ne konscias. Ekde nun estas grupo de respektataj neŭrosciencistoj kiuj studas la konscio-fenomenon, la bestan konduton, la neŭronaron, la anatomion kaj la genetikon de la cerbo. Ne plu eblas diri, ke oni ne scias.

Ĉu eblas mezuri la similecon inter la konscio de mamuloj, birdoj kaj homoj?

Pri tio ni konkludis nenion en la manifesto. Ni scias, ke estas malsamaj tipoj de konscio. Tamen ni povas diri, ke la kapablo senti doloron kaj plezuron inter homoj kaj mamuloj estas tre simila.

Je kia besta konduto baziĝas la ideo, ke ili konscias?

Kiam hundo timas, sentas doloron aŭ ĝojas vidante sian mastron estas aktivigataj en sia cerbo strukturoj similaj al tiuj, kiuj estas aktivataj en homoj kiam oni elmontras timon, doloron aŭ plezuron. Tre grava konduto estas antaŭspegula sinrekono. El la bestoj kiuj sukcesas fari tion krom homoj estas delfenoj, ĉimpanzoj, etaj ĉimpanzoj, hundoj kaj specio de birdo nomata Pica pica (korvedo).

Kion bonan oni povus profiti, kompreninte pri la besta konscio?

Estas iom da ironio je tio. Oni elspezas multe da mono provante trovi inteligentajn vivaĵojn for de la planedo Tero dum ni estas ĉirkaŭataj de inteligenta konscio ĉi tie mem. Se oni konsideras, ke polpo havas 500 milionojn da neŭronoj (homoj havas 100 miliardojn) kaj kapablas konscii, ni pli proksime kapablos produkti sintezan konscion ol ni pensas. Estas pli facile produkti modelon kun 500 milionoj da neŭronoj ol kun 100 miliardoj. Do, produkti sintezajn modelojn povos esti pli facile ekde nun.

Kion ambicias la manifesto? Ĉu la neŭrosciencistoj fariĝis aktivuloj pri la bestrajta movado?

Tiu estas malsimpla demando. Nia tasko kiel sciencistoj ne estas diri, kion la socio devas fari sed publikigi kion ni malkovras. La socio ekdiskutos pri kio okazas kaj povos decidi formuli novajn leĝojn, realigi novajn esplorojn por kompreni la bestan konscion aŭ protekti ilin iamaniere. Nia tasko estas publikigi la datumojn.

Ĉu la konkludoj de la manifesto iel influis vian konduton?

Mi pensas, ke mi fariĝos vegetarano. Ne eblas ne esti kortuŝita de tiu nova scio pri la bestoj speciale pro iliaj suferspertoj. Estos malfacile ĉar mi tre ŝatas fromaĝon.

Kio povas sanĝiĝi pro la influo de tiu malkovro?

La datumoj estas konfuzigaj sed tre gravaj. Mi opinias, ke post longa tempo la socio dependos malpli de bestoj. Estos plibone por ĉiuj. Lasu min doni ekzemplon. La mondo elspezas dudek miliardojn jare mortigante cent milionojn da vertebruloj en medicinaj esploroj. La ŝanco de iu kuracilo el tiuj esploroj esti testita je homoj (apenaŭ esti testita, eble ĝi ne funkcios) estas 6%. Tiu ŝanco estas malbonega. La unua paŝo estas disvolvi neinvadajn metodojn. Mi opinias, ke ne necesas mortigi por studi la vivon. Mi pensas, ke oni bezonas uzi sian propran kreemon kaj disvolvi pli bonajn teknologiojn por respekti la vivon de aliaj bestoj. Oni bezonas meti la teknologion en pozicion en kiu ĝi servos al niaj idealoj anstataŭ konkuri kun ili.

Fonto (portugallingva)

Laŭ la esploroj polpoj estas konsciaj bestoj.

Se vi trovis eraron aŭ havas proponon pri traduko ne hezitu sciigi nin pri tio. ^^

Scott Jurek – vegana kuristo

Scott Jurek (37-jara) estas kuristo. Li estas  rekordulo de Usona 267-kilometra kurado, li sukcesis kuri tiun distancon en 24 horoj. Dufoje li venkis je “Badwater Race” (Konkuro de Badwater) – 246 kilometroj laŭ la Valo de la Morto (Death Vale); ankaŭ li sepfoje venkis la kuradon de “Western States Endurance Run” (161 kilometroj). Ĉion ĉi li atingas ne manĝante bestaĵojn.

Scott Jurek – vegana kuristo

Scott veganiĝis en 1999. Li iĝis kuristo en 1994, tamen, laŭ liaj vortoj, li ekatingis ĉiujn siajn ‘grandajn’ venkojn nur post li ŝanĝis sian manĝmanieron. Tiu ŝanĝo helpis lin ektrejni sin je pli alta nivelo kaj ‘releviĝi’ post malfacilaj trejnadoj.  Li estas 37-jara, tamen liaj genuoj estas en ordo kaj lia korpo entute ne estas damaĝita, malgraŭ ke kurado, laŭ opinio de iuj,  damaĝas kuristojn ege.

Pri veganiĝo lin pensigis malsano de sia patrino, ŝi ekmalsanis de multobla sklerozo, kiam li estis ankoraŭ infano. Poste li laboris kiel fizioterapeŭto en hospitaloj kaj vidante plurajn homojn, malsanajn de diversaj longedaŭraj malsanoj,  li konfirmis, kiel manĝmanieroj longe influas sanon de homoj.

Tiam li manĝis manĝaĵojn de ‘McDonalds’ kvarfoje semajne kaj malŝategis legomojn kaj fruktojn. Li malŝatis kuri kaj la nura maniero ‘ripozi en naturo’ estis ĉasado kaj fiŝkaptado. Tiam li eĉ ne povis imagi, ke li iĝos tiu, kiu li estas nun.

La ‘fina punkto’ pri lia decido veganiĝi, krom la malsano de lia patrino, estis du libroj – “Spontanea Resaniĝo”  (“Spontaneous Healing”) de doktoro Andrew Weil kaj “Freneza Vakero” (“Mad Cowboy”) de Howard Lyman. Dank’al la libroj li komprenis, ke veganiĝo ne nur estas bona por la sano, sed ankaŭ de ekologia vinpunkto ĝi bonas. Scott ŝatas kaj ĝuas naturon dum li kuras, do li volas bone ĝin influi.

Krom pro la ekologia vidpunkto kaj pro bono por la sano, li estas vegano ankaŭ pro etika vidpunkto. Laŭ liaj vortoj, li sufiĉe bone traktas ĉasistojn kaj fiŝkaptistojn, ĉar li antaŭe ankaŭ emis tiel pasigi tempon, tamen laŭ li, tiaj ‘ŝatokupoj’ kaj kreskigado kaj mortigado de bestoj por manĝaĵo estas kruelaj rilate al la bestoj.

Kaj koncerne  al ekologio, laŭ Scott, oni povus facile manĝi malpli da viando kaj aliaj bestdevenaj manĝaĵoj, kiel oni manĝis antaŭ jarcentoj. Ja por produkti bestdevenajn manĝaĵojn, oni ege damaĝas la medion, ekzemple por produkti unu kilogramon da viando oni bezonas ses kilogramojn da grajno, kio estas sensenca. Kaj krome, kreskigado de bestoj en bienoj malpurigas riverojn kaj ĉirkaŭaĵojn.

La demandon ‘Kial vegano kaj  ne nur vegetarano?’ Scott respondas, ke unue li estis vegetarano, sed post legi “Frenezan Vakeron” li komprenis, ke aliaj bestdevenaj manĝaĵoj kiel ovoj, lakto, ankaŭ ege influas la medion kaj krome, laŭ Scott,  estas rilato inter la multobla sklerozo de sia patrino kaj konsumado de laktaĵoj.

Scott ŝategas malkovri novaĵojn pri manĝaĵoj, li ŝatas kuiri kaj nuntempe li prilaboras libron pri receptoj. La libro nomiĝas “Manĝu kaj kuru” (“Eat and Run”) kaj temas pri  lia vivhistorio, kiun verkis li mem, kaj pri konsiloj pri manĝaĵoj kaj receptoj. Ĝi baziĝas sur liaj propraj esploroj pri kurado kaj manĝmanieroj.

La libro de Scott Jurek – “Manĝu kaj kuru”

Li rakontas pri siaj kutimaj manĝoj antaŭ, dum kaj post longa kurado. Antaŭ la kurado li preparas miksaĵon el omega-aj oleoj “Udo’s Oil”, fruktoj, amandoj, kokoso kaj proteina pulvoro, kaj tio estas lia ĉefa matenmanĝo. Dum la kurado li preferas manĝi ‘sportan biologian manĝaĵon’  aŭ meksikajn manĝaĵojn kiel ‘burrito’ kun rizo kaj fazeolo. Post la kurado li denove preparas la miksaĵon kaj ‘burrito’ aŭ se li kuiras hejme, li manĝas grajnaĵojn kaj vaporumitajn legomojn.

Scott diras, ke iam sportistoj kiuj vegetaraniĝis aŭ veganiĝis, troigas kaj manĝas preskaŭ nenion kaj tial sentas malforton kaj lacon. Poste ili ne eltenas tiel plu kaj kiam denove ekmanĝas viandon, ili diras ofte, ke  ekmanĝinte viandon ili sentas sin multe plibone. Sed tio estas ilia eraro. Laŭ Scott Jurek, plej gravas manĝi multe da legomoj, fruktoj, fazeolo kaj kiel eblas pli malmulte da prilaboritaj manĝaĵoj.

Fonto – intervjuo de Scott Jurek

Por scii pli klaku ĉitie.

Ruĝa viando levigas ruĝan flagon

Nova studo de esploristoj de la Fakultato pri Publika Sano de Universitato Harvard (FPSUH) konkludis, ke konsumado de ruĝa viando estas ligita al plialtigo de mortokvantoj totala, kor-vaskula kaj kancera. La rezultoj ankaŭ montris, ke se oni anstataŭigas konsumadon de ruĝa viando per aliaj pli sanigaj proteinfontoj kiel fiŝo, birdaĵoj, nuksoj kaj legomoj, oni malaltigas sian riskon morti.

“Nia esploro alportas pliajn indikojn pri la kontraŭsanaj riskoj de la grandkvanta manĝado de ruĝa viando, kiu jam estis ligita al diabeto tipo 2, koronaria kormalsano, cerbovaskula akcidento, kaj kelkaj tipoj de kancero en aliaj studoj”, diris la ĉefa aŭtoro An Pan, de la Departemento pri Dietoscienco de la Fakultato pri Publika Sano de Universitato Harvard.

Estis observataj 37.698 viroj dum periodo ĝis 22 jaroj kaj 83.644 virinoj dum ĝis 28 jaroj. Ili dekomence ne havis korvaskulan malsanon nek kanceron. Iliaj dietoj estis kontrolataj per demandaroj en ĉiu kvara jaro.

Entute estis dokumentataj 23.926 mortokazoj; el inter ili 5.910 okazis pro korvaskula malsano kaj 9.464 pro kancero. Evidentiĝis, ke regula konsumado de ruĝa viando, ĉefe de prilaborita viando, kunkreskigas mortoriskon. Ĉiutaga konsumado de po unu porcio de neprilaborita ruĝa viando (kun grando simila al tiu de kartar-pakaĵo) estas ligita al 13%-a plialtigo de mortorisko. Simila kvanto da prilaborita viando (unu kolbas-bulko aŭ du tranĉaĵoj da lardo) respondecas pri 20%-a altigo.

Inter specifaj kaŭzoj, la plialtigoj de risko de morto, respektive por viroj kaj por virinoj, estis 18% kaj 21% pro kor-vaskula malsano kaj 10% kaj 16% pro kancero. La analizoj konsideris ankaŭ aliajn riskofaktorojn por longedaŭraj malsanoj, kiel aĝon, korpomasan indicon, fizikan aktivecon kaj familian historion pri kormalsano aŭ pri la ĉefaj kancertipoj.

Ruĝa viando, ĉefe prilaborita viando, enhavas ingrediencojn, kies rilatoj al longedaŭraj kor-vaskula malsano kaj kancero jam estis raportitaj. Ili inkluzivas heman feron, saturitan grason, natrion, nitritojn, kaj kelkajn kancerigantojn, kiuj aperas dum kuirado.

Anstataŭigo de porcio da prilaborita ruĝa viando per porcio da saniga proteinfonto estas ligita al malaltigo de mortorisko: 7% por fiŝo, 10% por negrasaj laktaj alifaraĵoj, 10% por legomoj, 14% por birdaĵoj, 14% por plengrajnoj kaj 19% por nuksoj. Laŭ taksado de la esploristoj, 9,3% el la mortokazoj inter viroj kaj 7,6% inter virinoj estus eviteblaj, ĉe la fino de la kontrolperiodo, se ĉiuj partoprenantoj estus konsumintaj malpli ol 0,5 porcion da ruĝa viando ĉiutage.

“Tiu ĉi esploro alportas klaran indikon, ke regula konsumado de ruĝa viando, ĉefe de prilaborita viando, signife kontribuas al pli frua morto”, diris Frank Hu, unu el la aŭtoroj. “Aliflanke, elekto de pli sanigaj proteinfontoj anstataŭ ruĝa viando povas esti konsiderinde bonfara por la sano per malaltigo de mortorisko kaj de morbokvanto de longedaŭraj malsanoj.”

Fonto – “Harvard Gazette

Vegana sandviĉo